Bajazet estas tragedio de Jean Racine, kreita la 5-a de januaro 1672 post Bérénice kaj Mithridate. Tiel kiel Eŝhilo en La Persioj, Racine prenis sian temon el la samepoka historio, elektante lontanan civilizacion, la Otomanan imperion. Je 1635 la sultano Murad IV (iĝita Amurat en la verko de Racine) ekzekutis siajn fratojn Bajazet-n (Bayezid) kaj Orcan-n, potencialajn rivalojn. Tiu evento inspiras Racine-n, kiu centras la agadon ĉirkaŭ la rolulo de Bajazet. La dramaturgo evoluigas ankaŭ diversajn aminterrilatojn en la serajlo. La intrigo estas malsimplega kaj povas elnodiĝi sole per sinsekvo de murdoj kaj memmortigoj.

Bajazet
dramatic work
Aŭtoroj
Aŭtoro Jean Racine
Lingvoj
Lingvo franca lingvo
Eldonado
Eldondato 1672
Loko Parizo
Ĝenro tragedio
vdr

La komenca sukceso de la teatraĵo ne plidaŭris. Ĝi estas hodiaŭ inter la malplej enscenigitaj teatraĵoj de Racine. Tamen ĝi naskis operon de Vivaldi.

Resumo de la teatraĵo redakti

Akto 1. Osmin alportas al Bizanco sciigojn de la sultano Amurat: ĉi tiu ŝajnas preta je delasi sieĝon de Babilono. Acomat intencas profiti de tiu malvenko por konvinki la janiĉarojn ribeli. Jam li malakceptis ekzekuti Bajazet-n kiel la sultano petis al li. Fine Acomat kredas ke Bajazet kaj Roxane, reĝamatino de Amurat, estas amemaj tra ili, kaj li volus apogi sin kun ili, edziĝante Atalide-n. Reale Bajazet amas Atalide-n: por obteni la tronon, li simulas reciproki la pasion de Roxane.

Akto 2. Roxane volas detronigi Amurat-n edziĝante Bajazet-n. Ĉi tiu hezitas, pro kio Roxane iĝas furioza. Acomat kaj Atalide instigas lin akcepti. Bajazet sin lasas tenti.

Akto 3. Bajazet kaj Roxane interpaciĝas. Atalide pensas morti, estante savinta la viron kiun ŝi amas. Bajazet eksplikas al ŝi ke li faris nur neprecizajn promesojn al Roxane. Ĉi lasta venas subite kaj, antaŭ la senpasia sinteno de Bajazet, ŝi komencas diveni lian ligadon kun Atalide.

Akto 4. Orcan, servisto de la sultano, envenis por anonci ke Amurat neatendite prenis Babilonurbon. Aliparte Roxane ricevas pruvon de la amo kiu ligas Bajazet-n al Atalide. Ĉi elementoj ambaŭ decidigas ŝin ekzekuti Bajazet-n por plaĉi al sultano. Acomat, kiu komplotis ĝis tiam kun Roxane kaj Bajazet, decidas agi sen ili ekde tiu momento.

Akto 5. Post lasta interparolado kun Bajazet, Roxane ordonas ke li estu pendumata. Poste ŝi estas murdata de Orcan, laŭ sekreta ordono de la sultano. Fiaskas la konspiro de Acomat. Atalide sin mortigas sceneje.