Bajbarso (arabe: الملك الظاهر ركن الدين بيبرس البندقداري, al-Malik al-Zahir Rukn al-din Bajbars al-Bunduqdari), surnomita Abu al-Futuh (n. en 1223 - m. la 1-an de julio 1277, Damasko), estis mamluka Sultano de Egiptujo kaj Sirio. Li estis unu el la komandantoj de la fortoj kiuj kaŭzis malvenkon de la Sepa krucmilito de la reĝo Ludoviko la 9-a kaj gvidis la avangardon de la egipta armeo ĉe la Batalo de Ajn Ĝalut en 1260, kiu markis la unuan grandan malvenkon de la mongola armeo kaj estas konsiderita turnopunkto en la historio. Lia regado markis la komencon de la epoko de la mameluka superregado en la Orienta Mediteraneo kaj solidigis la fortikecon de sia armea sistemo. Li entreprenis la forpelon de la krucistoj en Sirio kaj unuigi Egiptujon kaj Sirion en unu potenca ŝtato kiu povus defendi sin de la minacoj de krucistoj kaj mongoloj. Kiel sultano, Bajbarso ankaŭ okupiĝis pri kombinaĵo de diplomatio kaj armea ago kiuj permesis al la mamelukoj vastigi sian imperion.

Bajbarso
Persona informo
الظاهر بيبرس الكايد
Naskiĝo 19-an de julio 1223 (1223-07-19)
en Krimeo
Morto 1-an de julio 1277 (1277-07-01) (53-jaraĝa)
en Damasko
Mortis pro hommortigo vd
Mortis per toksiĝo vd
Tombo Al-Zahiriyah Library vd
Religio islamosunaismo vd
Etno Kipĉakoj vd
Lingvoj araba vd
Ŝtataneco Mamluka Sultanlando vd
Familio
Dinastio Bahria dinastio vd
Infanoj Al-Said Barakah • Solamish vd
Profesio
Okupo reganto • milita komandisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Post iri al Kairo, Egiptio, al-Mustansir estis instalita kiel kalifo tie fare de Bajbarso en 1261.