Baka estas municipo en Slovakio en la regiono Trnava, en la distrikto Dunajská Streda.

Situo redakti

La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ kanalo Danubo, laŭ flankovojoj. Dunajská Streda troviĝas 12 km-ojn for.

Historio redakti

La unua mencio devenis el 1274, tiam servistoj de la reĝo loĝis tie. Dum la historio multe da akvomuelejoj funkciis sur la Danubo. Iam 2 apudaj vilaĝoj formiĝis: Suba kaj Supra Baka, kiuj unuiĝis. En 1910 loĝis en la vilaĝo 853 da homoj, plejparte hungaroj. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Pozsony (reĝa departemento), al distrikto de Dunaszerdahely, poste al Ĉeĥoslovakio.

Inter 1938-1945 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj estis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš ĝis 1948. En 2001 loĝis tie 1093 da homoj (1011 hungaroj, 76 slovakoj).

Vidindaĵoj redakti