Bakerinsulo

parto de la Usonaj Malgrandaj Insuloj

La Bakerinsulo (angle Baker Island [bejke ajlen]) estas parto de la Usonaj Malgrandaj Insuloj, dependa teritorio de Usono en Oceanio. Geografie, ĝi konsideratas parto de Polinezio.

  • Areo: 1,4 km².
  • Loĝantaro: sen konstantaj loĝantoj.
  • Koordinatoj: 176° 28′U, 0° 11′ N.
  • Pleja alto: 8 metroj super marnivelo.
  • Tempozono: UTC −12
Bakerinsulo
Mapo de Bakerinsulo
Mapo de Bakerinsulo
Mapo de Bakerinsulo
insula areo de Usonokorala rifo
Akvejo Pacifika oceano
Geografia situo 0° 11′ 41″ N, 176° 28′ 46″ U (mapo)0.19472222222222-176.479444444448Koordinatoj: 0° 11′ 41″ N, 176° 28′ 46″ U (mapo) f1
Bakerinsulo (Pacifika oceano)
Bakerinsulo (Pacifika oceano)
DEC
Bakerinsulo
Bakerinsulo

Map

Longo 1,81 kmf2
Larĝo 1,13 kmf3
Areo 1,4 km² f4
Plej alta loko mf5
Loĝantaro (neloĝata)
vdr

La tuta insulo kaj la ĉirkaŭa ne-internacia maro (120 km²) konsistigas naturprotektejon; vizito eblas nur kun speciala permesilo, malfacile havebla. La insulon administras la Usona Departmento de la Internaĵo. Ĉar ankaŭ la defendo estas tasko de Usono, la Usona Marborda Gardistaro unufoje jare inspektas la insulon.

Laŭdire la nomo estis donita laŭ Michael BAKER el New Bedford, balen-ĉasisto, kiu vizitis la insulon en 1832 kaj je la 4‑a de aŭgusto 1839, por entombigo de mortinta maristo kaj por oficiale pretendi posedon de la insulo. Antaŭe la insulo portis la nomon New Nantucket.

Eksteraj ligiloj redakti