Bakonyszentlászló

Bakonyszentlászló (bakonjsentlAslO) estas mineja vilaĝo en Hungario, en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Győr-Moson-Sopron, en subregiono de Pannonhalma.

Luterana preĝejo en Bakonyszentlászló
Romkatolika preĝejo en Bakonyszentlászló

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

Bakonyszentlászló situas ĉe renkontiĝo de ebenaĵo kaj montaro Bakony, laŭ flankovojoj, laŭ fervojo Győr-Veszprém (urbo). Pápa, Győr kaj Veszprém troviĝas po 40 km-ojn for.

Historio redakti

Antaŭ la hungaroj romianoj kaj avaroj loĝis tie. La turkoj detruis la vilaĝon en 1531. Poste hungaroj kaj germanoj refondis la komunumon. La fervojo atingis la vilaĝon en 1896. La vilaĝo ricevis kurenton en 1930. Oni disdonis parcelojn al la malriĉaj kamparanoj en 1945. Post la 2-a mondmilito la germanoj estis deportitaj al Germanio. Dum la socialismo en la vilaĝo kolĥozo funkciis.

En la vilaĝo krom la agrikulturo funkcias minejo pri baŭksito, uzinoj pri briko kaj lignaĵoj.

Vilaĝservoj estas lernejo, biblioteko, kulturdomo, infanĝardeno, poŝto, kuracejo, dentokuracejo, apoteko, maljunulejo, vendejoj, restoracio, akvodukto, gaso, kanalizado.

Vidindaĵoj redakti

Komunumoj pri Ladislao la 1-a (Hungario) en Hungara reĝlando redakti

Oni fondis Asocion pri Ladislao la 1-a (Hungario).

Bakonyszentlászló Búcsúszentlászló Bükkszentlászló Homoródszentlászló
Jászszentlászló Kisszentlászló Mátraszentlászló Nyárádszentlászló
Oláhszentlászló Pilisszentlászló Pusztaszentlászló Szászszentlászló
Szécsiszentlászló Szentlászló Szentlászló Tordaszentlászló
Vácszentlászló Zalaszentlászló