Bakster-eŭkalipto

La Bakster-eŭkalipto (Eucalyptus baxteri) estas eŭkalipto kiu estas indiĝena en la sudoriento de Aŭstralio, ĉeestante ekde suda Novsudkimrujo tra Viktorio kaj en Fleŭrjeŭ-Duoninsulo kaj Kanguru-Insulo de orienta Suda Aŭstralio.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Bakster-eŭkalipto

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonaj Magnoliopsida
Ordo: Mirtaloj Myrtales
Familio: Mirtacoj Myrtaceae
Genro: Eŭkalipto Eucalyptus
Eucalyptus baxteri
(Benth.) Maiden & Blakely
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĝiaj scienca kaj Esperanta nomoj memorigas la botanikiston William Baxter (mortinta en 1836) kiu kolektis plantojn en la koncerna regiono.

Priskribo redakti

Ĝi estas mez-dimensia arbo kiu povas atingi altecon de 40 metroj. La kruda fibra arboŝelo estas kolore griza-bruna. La junecfolioj estas 8 cm larĝaj kaj 13 cm longaj, dum la ledecaj maturecfolioj etas 3 cm larĝaj kaj 13 cm longaj kaj laŭforme oblongaj kaj kolore verdaj. La florado okazas de decembro al aprilo kaj la blankaj abundaj floroj havas diametron de 2 cm.

Bakster-eŭkalipto apartenas al ne-laŭtaksonomia grupo de la fibroŝelaj eŭkaliptoj (stringybarks).

Literaturo redakti

  • angle Elliot, Rodger W.. (1992) Encyclopaedia of Australian Plants Suitable for Cultivation: Vol. 4: Eu-Go. Port Melbourne: Lothian Press, p. 31. ISBN 0-85091-213-X.
  • angle Hall, Norman; R.D. Johnston; G.M. Chippendale 1975 : Forest trees of Australia, Australian Department of Agriculture, Forestry and Timber Bureau, Canberra, 334 p., pp. 170–171. ISBN O 642 98480 8

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti