Bakuo

ĉefurbo de Azerbajĝano
Monda heredaĵo de UNESKO

Bakuo (azerbajĝane Bakı) estas ĉefurbo de Azerbajĝano, unue menciita en 885.

Panorama vido de la urbo je oktobro 2012
Panorama vido de la urbo je oktobro 2012
Bakuo
azerbajĝane Bakı
ĉefurbo
Fotomontaĵo
Blazono
Oficiala nomo: Bakı
Deveno de nomo: persaj nomoj Bad-kube - "Urbo, kie vento blovas" aŭ Baghkuh - "Dia monto"
Lando Azerbajĝano Azerbajĝano
Duonisulo Apŝerono
Historiaj regionoj
Memorindaĵo Malnova Urbo
Situo Bakuo
 - alteco −28 m s. m.
 - koordinatoj 40° 23′ 43″ N 49° 52′ 56″ O / 40.39528 °N, 49.88222 °O / 40.39528; 49.88222 (mapo)
Areo 260,00 km² (26 000 ha)
Loĝantaro 2 045 815 (2011)
Denseco 7 868,52 loĝ./km²
Loĝigo antaŭ 10000 jaroj
 - unua skribmencio 885
Urbestro Gaĝibala Abutalibov
Horzono AT (UTC+4)
 - somera tempo AST (UTC+5)
Poŝtkodo AZ1000
Telefona antaŭkodo +994 12
Aŭtokodoj 10 AZ 90 AZ
Loko de Monda heredaĵo de UNESKO
Nomo Palaco de Ŝirvanŝahoj kaj Turo de la Pucelino
Situo enkadre de Azio
Situo enkadre de Azio
Situo enkadre de Azio
Situo de Bakuo enkadre de Azerbajĝano
Situo de Bakuo enkadre de Azerbajĝano
Situo de Bakuo enkadre de Azerbajĝano
Urba mapo
Urba mapo
Urba mapo
Vikimedia Komunejo: Baku
Retpaĝo: www.bakucity.az
Map

Geografio redakti

Bakuo situas ĉe la okcidenta parto de Kaspia Maro, ĉe bordo de Apŝeron-duoninsulo. En la urbo loĝas ĉirkaŭ 2 milionoj da homoj[1].

Klimato redakti

La klimato de Bakuo estas semiarida (Klimata klasifiko de Köppen: BSk). La somero estas kutime varma kaj seka kun tre malgranda pluvo. La vintro estas malvarma kaj modere malsekaj, kun oftaj frostoj kaj fojaj sed jara neĝo. La pluvado estas malofta, kun mezuma ĉiujara pluvado de 200 mm. La urbo estas venta tuta jaro kun iafoje aperantaj orkanfortaj ventoj.

Historio redakti

Bakuo estis unue skribe menciita en 885, sed arkeologoj datumas la unuan setliĝon antaŭ 10.000 jaroj. La persa Ŝivan Ŝaĥo Ahistan la 1-a igis Bakuo en la 14-a jarcento ĉefurbo.

Ekzistas pluraj teorioj pri deveno de la urbonomo, la plej populara estas la derivado de la persa bad kube kun signifo Urbo de la ventoj.

Bakuo konsistas el tri urbopartoj:

  • malnova urbo (Azere ideri shekher),
  • nafta urbo (komence de 20-a jc.)
  • sovetia urbo.

La malnova urbo – kiu estas mem fortikaĵo - situas en la centro de Bakuo. En 2000 oni surlistigis la kvartalon ene de la fortikaĵa muro inter la Monda kulturheredaĵo de UNESCO. La plimulto de la muroj kaj turoj, kiujn oni firmigis post la rusa okupado (1806), staras jam ekde la persa epoko. La kvartalo kun labirinto el mallarĝaj stratoj akaj altaj domoj estas pitoreska. Mondfama estas la palaco de Ŝirvan Ŝaĥo, la karavanserajoj, la virgulina turo el la 11-a jarcento, la banejoj kaj la Djuma moskeo. La malnova urbo havas dekduojn da malgrandaj moskeoj, ofte sen distinga signo.

La nafta urbo situas sude de la malnova arbo kaj estas konstruita post la enorma nafto-furoro komence de la 20-a jarcento. La naftobaronoj konstruigis novgotikaj kaj Jugendstil-palacojn fare de okcidenteŭropaj arkitektoj. En la iamaj posedaĵoj de la antaŭrevoluciaj milionuloj nuntempe funkcias arto-, historio- kaj literaturmuzeoj.

Nuntempo redakti

 
Urba mapo
 
Bakua ĝardeno nokte

La moderna Bakuo etendiĝas ekster la fortikaĵaj muroj. La stratoj kaj konstruaĵoj suprengrimpas la montetojn ĉirkaŭ la golfo de Bakuo. Bakuo havas 11 distriktojn kaj 48 urbajn komunumojn. Oni kalkulas al tiuj la komunumojn sur la insuloj kaj naftorokoj, kiuj foje troviĝas 100 kilometrojn for de Bakuo en la Kaspia Maro.

En la urbo funkcias multaj universitatoj, altlernejoj kaj teatroj. La martira tombejo estas dediĉita je memoro de ĉiuj, kiuj mortis en milito kontraŭ Armenio, sed ĝi ankaŭ memorigas pri 137 homoj, kiuj estis mortigitaj la 19-an kaj 20-an de januaro en 1990, kiam sovetiaj tankoj inundis la stratojn de Bakuo.

La Bakua Borso estas servo kiu utilas por sekvi la evoluon de la ekonomio de Azerbajĝano kaj de Bakuo, kies bazo estas la nafto. La ekzisto de nafto jam konatas ekde la 8-a jarcento. En la 15-a jarcento oni prenis nafton por la lampoj el fontoj, kiuj aperis sur la terosurfaco. La unua naftoborado de la mondo okazis en 1848 en Bakuo. La ekonomia ekspluatado de nafto komenciĝis en 1872 kaj ĝis komence de la 20-a jarcento, la naftokampoj de Bakuo estis la plej grandaj de la mondo. Tiam ili donis duonon de la monda produktado. Fine de la 20-a jarcento, la naftorezervoj sub la seka tero elĉerpiĝis, la boradoj okazis plu en la maro. Bakuo estas la plej grava centro pri produktado de naftoindustriaj ekipaĵoj. Dum la dua mondmilito, la batalo de Stalingrad okazis pri la regado de la naftokampoj de Bakuo.


Vidindaĵoj redakti

Ĉirkaŭ Bakuo troviĝas kelkaj geografiaj limŝtonoj kiel la Janar Dag (Yanar Dag), amaso da tergaso kiu brulas dum miloj da jaroj. Pro tio Janar Dag estas kial la nomo Azerbajĝano laŭvorte signifas "lando de fajro".

 
Petroglifoj en la nacia parko Gobustan

Nacia Parko Gobustan: ĉi tie estas ĉirkaŭ 6 000 petroglifoj, kovrante periodon de 12.000 jaroj. Tiu ĉi parko estis deklarita Monda heredaĵo de Unesko en 2007. Estas proksimume 400 ŝlimvulkanoj en la parko, kio estas proksimume duono de la nombro da ŝlimvulkanoj tutmonde.

Statuoj inter kiuj Statuo de liberigita virino

Ŝtata Akademia Opera kaj Baleta Teatro Aĥundov de Azerbajĝano

Servoj redakti

Transporto redakti

Trolebusa transporto en Bakuo estis sistemo de trolebusoj formanta parton de la publika transporto en Bakuo, dum proksimume 65 jaroj ekde 1941.

Tramtransporto en Bakuo estis reto de tramoj formanta parton de la publika transporto en Bakuo, inter 1889 kaj 2004.

La Funikularo de Bakuo (azerbajĝane Bakı funikulyoru) kunligas placon en Avenuo Neftjanikov kun Parko Nagornij. La direktoro estas Tofig Ismajlov.

Famaj bakuanoj redakti

En la urbo naskiĝis, i.a.:

Eksteraj ligiloj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Bildaro redakti

Notoj kaj referencoj redakti

  1. Bakı şəhəri - Azərbaycan Dövlət Statistika Komitəsi. Arkivita el la originalo je 2012-06-30. Alirita 2012-02-02.