Balázs Barsi [balAĵ barŝi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Barsi Balázs estas hungara katolika pastro, franciskana monaĥo, mezlerneja kaj altlerneja instruisto. Lia origina nomo estis (laŭ hungarlingve kutima nomordo) Teixler István [tejksler iŝtvAn].

Balázs Barsi
Balázs Barsi
Balázs Barsi
Persona informo
Naskonomo Teixler István
Naskiĝo 5-an de januaro 1946 (1946-01-05) (78-jaraĝa)
en Sióagárd
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo monaĥo
vdr
Balázs Barsi

István Teixler[1] naskiĝis la 5-an de januaro 1946 en Sióagárd.

Biografio redakti

Balázs Barsi eklernis en benediktana gimnazio de Győr en 1960, post 4 jaroj li aliĝas al la franciskanoj en Esztergom kaj portas la ordenan nomon Balázs. Li akiris pedagogian diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1973, sed li studis ankaŭ en teologia altlernejo en Budapeŝto. En 1968 li monahiĝis, post tri jaroj li pastriĝis. En 1972 li ekinstruis en franciskana gimnazio de Esztergom. Inter 1980-1982 li studis en Strasbourg kaj li ankaŭ doktoriĝis. Hejmenveninta li instruis ankaŭ en la teologia altlernejo en Budapeŝto, ekde 1993 ankaŭ en Muzikakademio de Budapeŝto. En 1993 lia gimnazio translokiĝis al Szécsény, kie li instruis kaj edukis plu ĝis 1997. Tiam li iris al Sümeg, kie li havis plurajn postenojn en la franciskana hierarkio. En 2006 li fondis preĝejon en Sümegcsehi. Li ricevis premiojn inter 2005-2019.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Étkezési imák. Asztali áldások családoknak, szemináriumoknak, szerzetesközösségeknek, lelkigyakorlatos házaknak (kunaŭtoro, 1991)
  • Krisztus, a mi reménységünk (2002)
  • Barsi Balázs–Telek Péter-Pál: Új magasság és mélység 1–2. Szentírási elmélkedések az egyházi év minden napjára (kunaŭtoro, 2016–2017)

Fontoj redakti

Referencoj redakti