Balatonrendes
Balatonrendes [balatonrendeŝ] estas malgranda vilaĝeto kaj municipo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Meza Transdanubio, en Veszprém (departemento), en Distrikto Tapolca. Tiu vilaĝo estas la plej malgranda inter la ĉebalatonaj komunumoj.
Bazaj informoj redakti
- Areo: 21 km²
- Loĝantaro: 140
- Poŝtkodo: 8255
- Telefonprefikso: 87
Geografio redakti
Balatonrendes situas inter monto kaj norda bordo de Balatono laŭ ĉefvojo kaj fervojo Székesfehérvár-Keszthely.
Historio redakti
Antaŭ la hungaroj romianoj loĝis tie. La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1328. Lernejo ekfunkciis ekde 1755. Inter 1913-1991 la vilaĝeto perdis la memstarecon kaj apartenis al Ábrahámhegy. Sur la sudaj deklivoj vinberejoj troviĝas.
En Balatonrendes migra poŝto servas.
Vidindaĵoj redakti
- romkatolika preĝejo omaĝe al Apostoloj Sankta Petro kaj Sankta Paŭlo el la 14-a jarcento
Famuloj redakti
- En Balatonrendes naskiĝis kaj mortis János Lakos (arkivisto).
- En Balatonrendes mortis: