Balboa estas unu el la svingodancoj. Kune kun Lindy Hop, West Coast Swing, Blues, Boogie-Woogie kaj iuj aliaj ĝi formas familion de dancoj, kiuj devenas el 1920-aj - 1930-aj jaroj de Usono. Kontraŭ plimulto de ĉi tiuj stiloj, kiujn oni povis nomigi 'nigrulaj dancoj', balboa devus esti nomita 'blankula danco'. Tamen, uzado de svinga muziko kaj interŝanĝo de movoj kun aliaj svingodancoj tre frue farigis balboan tipa svingodanco. En komenco oni dancis ĝin nur en fermita pozicio, sed poste aldoniĝis movoj en malfermita pozicio, tiel nomata Ball Swing. La nomo devenas de Balboa duoninsulo en Los Anĝeleso, kies dancejoj havis tro malmulte de spaco por danci pro multeco da dancistoj. Do, necesis inventi la stilon, kiun oni povus danci en tre fermita pozicio.

La ĉefa kontakto okazas en supra parto de korpo. La gvido estas tre mallonga. Danke al tio la danco povas esti dancata en rapida muziko.

Vidu ankaŭ redakti

  • Apartigilo de Balboa ĉe Balboo.

Eksteraj ligiloj redakti