Balc

komunumo en Rumanio
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri komunuma sidejo norde en distrikto Bihor. Por informoj pri vilaĝo sude en la distrikto, vidu la artikolon Bâlc.

Balc [balk] (hungare: Bályok [ba:jok], germane Balkendorf kaj Klosthal[1]) estas komunumo en Rumanio nordoriente de Oradea. Administre apartenas al ĝi la vilaĝoj Almașu Mare, Ghida, Săldăbagiu de Barcău.

Balc
Komunumo
komunumo en Rumanio
Lando  Rumanio
Distrikto distrikto Bihor
Alinome Bályok (hungare), Balkendorf kaj Klosthal (germane)
Iama hungara departemento Bihar
Situo 47° 18′ N, 22° 32′ O (mapo)47.29916666666722.539166666667Koordinatoj: 47° 18′ N, 22° 32′ O (mapo)
Balc (Rumanio)
Balc (Rumanio)
DMS
Map
Alto super maro 149 m
Poŝtkodo 417040
Loĝantaro
– komunumo 2 924 (en 2021, 3 568 en 2002)
– vilaĝo 1 458 (en 2002)
Kodo laŭ SIRUTA 27338
vdr

Loĝantaro redakti

En 1910 ĝi nombris 1347 loĝantojn (hungaroj); en 1992 1359. En 2002 el la 1.458 loĝantoj de la vilaĝo 973 (66,7 %) deklaris sin hungaroj, 476 (32,6 %) rumanoj.

Historio redakti

Ĝi estis unue menciita skribe en 1213. Dum la tatariro en 1241 ĝi pereis, kaj dum la turka submetiĝo senpopoliĝis, ĝia kastelo pereis. Ĝis 1919 kaj inter Dua Viena Arbitracio de 1940 kaj 1944 la loĝloko apartenis al la Hungara reĝlando ene de la habsburga monarkio Aŭstrio-Hungario respektive de 1940 al Hungario, kaj estis parto de la reĝa departemento (Bihar vármegye).

Fonto redakti

Renomaj personoj redakti

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti