La Baldwin Street (Strato Baldvin] estas laŭ Guinness-libro de rekordoj la plej kruta strato de la mondo. Ĝi troviĝas en North East Valley, 3,5 km norde de Dunedin, Nov-Zelando. La maksimuma alto de la 200 metrojn longa strato estas 1:2,86 (19,3° aŭ 35%).

Domo en la Strato Baldwin
Domo en la Strato Baldwin

En la lastaj jardekoj, la strato iĝis konata vidindaĵo de la urbo. Ĝi estis plurfoje menciita en la nov-zelandaj kaj eksterlandaj amaskomunikiloj.

La 14-an de januaro 2000, atingis Thomas Hugenschmidt la rapidecon de 117,3 km/h, per biciklo sur tiu strato.

En 2001 mortis 19-jara studentino ĉe la provo, subveturi la straton per rubujo. La rubujego puŝis al parkanta aŭtomobilo kaj la studentino morte vundiĝis.

Aliaj stratoj de la mondo - kiel ekz. Filbert Street kaj 22nd Street en San Francisco - povas montri pli grandan krutecon (ĉi-kaze 31,5 % (aŭ 17°)).