Balia maro

maro
(Alidirektita el Balia Maro)

La Balia maro (indonezie Laut Bali) estas flanka maro de la Pacifika Oceano en sudorienta Azio, kiu kovras areon de 45 000 kvadrataj kilometroj [1]. Sian nomon la maro, facile dedukteble, havas de la insulo Balio. La teritorio apartenas al la insulara ŝtato Indonezio. La maro havas profundon de ĝis 1590 metroj[1].

Balia maro
maro [+]

Koordinatoj7° 39′ 43″ S, 116° 4′ 14″ O (mapo)-7.6619444444444116.07055555556Koordinatoj: 7° 39′ 43″ S, 116° 4′ 14″ O (mapo)
Akvokolektejo45 000 km² (4 500 000 ha) [+]
Areo45 000 km² (4 500 000 ha) [+]

Balia maro (Indonezio)
Balia maro (Indonezio)
DEC
Balia maro
Balia maro
Map
Balia maro
Vikimedia Komunejo:  Bali Sea [+]
vdr
situo de la Balia maro

La maro etendiĝas inter la insuloj Balio kaj Sumbavo en la sudo, Maduro en la okcidento kaj la Kangean-insuloj en la nordo. En la nordokcidento najbaras la Java Maro, oriente la Floresa maro.

En oceanografio la Balia maro estas foje konsiderata parto de la Floresa maro [1].

Notoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-10-18. Alirita 2013-05-16.