La Balleny-insuloj estas neloĝataj insuloj, etendiĝantaj 190 km longe de nordokcidento al sudoriento, sude de Nov-Zelando, en la subarkta regiono. La insularo situas 300 km de la antarkta kontinento kaj estas parto de la Ross-areo, teritorie pretendita fare de Nov-Zelando.

Balleny-insuloj
Satelita bildo de la Balleny-insuloj antaŭ la antarktika bordo
Satelita bildo de la Balleny-insuloj antaŭ la antarktika bordo
grupo de insuloj
Akvejo Somow-maro, Suda oceano
Geografia situo 66° 55′ S, 163° 45′ O (mapo)-66.916666666667163.75Koordinatoj: 66° 55′ S, 163° 45′ O (mapo) f1
Mapo de Balleny-insuloj
Mapo de Balleny-insuloj

Map

Nombro de insuloj 13
Ĉefa insulo Insulo Sturge, Insulo Buckle kaj Insulo Young
Tuta areo 791,9 km²f1
Loĝantoj (neloĝata) f2
Mapo de la Balleny-insuloj (angle)
Mapo de la Balleny-insuloj (angle)
vdr

Geografio redakti

La insulojn kovras en 95 % glaĉeroj, havas la tutan areon de ĉ. 800 km² kaj havas grandparte vulkanan devenon. La insularo konsistas el tri ĉefinsuloj kiel Insulo Young, Insulo Buckle kaj Insulo Sturge kaj pluaj etaj, rifinsuloj.

Al la Balleny-insuloj apartenas de la nordo ĝis la sudo:

Insulo Areo (km²) Plej alta pinto (m)
Young-grupo
Seal Rocks 0,0 15
Pillar 0,0 51
Insulo Young 225,4 Freeman Peak 1340
Insulo Row 1,7 183
Insulo Borradaile 3,5 381
Beale Pinnacle 0,0 61
Buckle-grupo
Insulo Buckle 123,6 1238
Scott Cone 0,0 31
Eliza Cone 0,0 67
Chinstrap-Eiland 0,0  
Insulo Sabrina 0,2 90
The Monolith 0,1 79
Sturge-grupo
Insulo Sturge 437,4 Brown Peak 1524
Balleny-insuloj 791,9  
 
Satelita bildo pri la insularo

La suda polusa cirklo dividas la insul-grupon inter la Young- kaj la Buckle-insulo, proksime al la Borradaile-insulo. La plej alta pinto de la insularo estas la Brown Peak kun alto de 1.524 m, troviĝas sur la Sturge-insulo. Sur du insuloj troviĝas malgrandaj urĝ-helpejoj: „Swan Base“ sur la Borradaile-insulo kaj „Sabrina Refuge“ sur la Sabrina-insulo.

Historio redakti

La insularo estis malkovrita en 1839 fare de la balenkaptita kapitano John Balleny (per ŝipo Eliza Scott) kaj Thomas Freeman. Thomas Freeman surpaŝis la insulon kiel unua persono la 9-an de februaro 1839.

Bestoj redakti

Sur la Buckle- kaj la Sabrina-insuloj vivas pluraj kolonioj de la Adeliopingvenoj kaj la mentonrimena pingveno.