Balog nad Ipľom, hungare Ipolybalog estas vilaĝo en Slovakio en regiono Banská Bystrica, en distrikto Veľký Krtíš.

Vido en Balog nad Ipľom

Bazaj informoj redakti

 
Balog nad Ipľom troviĝas en la plej griza distrikto

Situo redakti

Balog nad Ipľom situas en valo, laŭ dekstra bordo de Ipeľ, laŭ traira flankovojo. Veľký Krtíš troviĝas 31 km-ojn for.

Historio redakti

Tiu loko estis loĝata ekde la neolitiko. La unua mencio devenis el 1232 en formo Bolug. En 1552 la turkoj okupis la tutan regionon. En 1910 loĝis tie 642 da homoj, (plejparte hungaroj). Ĝis 1919 la vilaĝo apartenis al Hont, al distrikto de Ipolynyék, poste al Ĉeĥoslovakio. Inter 1938-1945 la loko rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis tie 811 da homoj, (713 hungaroj, 90 slovakoj).

 
Preĝejo en Balog nad Ipľom

Vidindaĵoj redakti

Famuloj redakti

En la iama Ipolybalog naskiĝis arkivisto Dezső Baloghy.