BalsasoBalsas-Rivero (hispane : Río Balsas), estas rivero en sud-centra Meksiko kiu drenas la vastan Balsasan Basenon (grabenon). Kun longeco de ĉirkaŭ 771 kilometroj ĝi estas unu el la plej longaj riveroj en Meksiko. Balsaso originas je la konfluo de Rivero San Martino kaj Zahuapan-Rivero en la subŝtato de Pŭeblo. Ekde tie ĝi fluas sudokcidenten kaj poste okcidenten tra la subŝtato de Gerero, konstituante la limon inter Gerero kaj la subŝtato de Miĉoakano. La rivero malpleniĝas en la Pacifikan Oceanon je Mangrove Point, apud la urbo de Lázaro Cárdenas, Miĉoakano.

Balsaso
rivero
Bazaj informoj
Longeco 724 km
Fluo
Geografio
Landoj Meksiko
Regionoj [[]]
Map
vdr
Balsaso
Panorama bildo de la Mezkala-Ponto ekde la suda flanko de Balsaso (tie konata kiel Mezkala-Rivero).

La rivero havas iom da diferencajn nomojn laŭlonge de sia kuro, inkluzive Atojak-Rivero en Pŭeblo kaj Mezkalo en Gerero. Estas iom da rapidfluejoj laŭlonge de Balsaso, kaj ĝi estas resurso de hidroelektra generad-kapacito kaj utilas por irigacio.

La balsasaj sekaj arbaroj okupas grandan parton de Balsasa Baseno. La origino de maizo situas en Balsas-Valo.