Balthasar Cellarius

Balthasar CELLARIUS (naskiĝinta la 10-an de oktobro 1614 en Rottleben, mortinta la 15-an de septembro 1689 en Helmstedt) estis germana teologo kaj altlerneja profesoro. Disĉiplo de li estis Kaspar Sagittarius.

Vivo redakti

Estante filo de la paroĥestro de Bad Frankenhausen li pasigis la junulajn jarojn en modestegaj kondiĉoj. Frekventis li la gimnazion de Gera antaŭ ekstudo de teologio ĉe la universitato de Jena. Tie li magistriĝs en 1636 kaj docentis inter 1637 kaj 1641. Jam tiam li aktivis verkiste.

Post jaro en Wittenberg (1641–42) li iĝis mentoro de la schwarzburg-a nobelo Friedrich Hofer von Uhrfahren (Rudolstadt). En 1642 Cellarius troviĝis en Helmstedt kaj denove mem instruadis kaj konatiĝis kun Georg Calixt kaj Konrad Hornejus. Iliajn ideojn li adotpis. Post du jaroj oni vokis lin al Braunschweig por esti predikisto en la Udalriko-kirko. Ekdeĵoro solena estis en la 5.7.1644. Laŭ propono de Calixt li iĝi ĝenerala superintendanto en Helmstedt; instaliĝo ne antaŭ la 1648-a jaro eblis pro diveraj postulitaj ekzamenoj. Finfine li ankaŭ iĝis tie dua profesoro pri la Nova Testamento kaj paralele ankaŭ engaĝiĝis en kontraŭkatolikismaj disputoj.

En 1650 li doktoriĝis pri teologio kun Gerhard Titius kaj poste abato de Mariental. Fakkverelojn pri sinkretismo li, almenaŭ skribe, evitis. Sed laŭdinda estis lia praktika alproksimiĝo al farotaĵoj kaj la engaĝiĝo kiel universitata vicrektoro en 1662. Por sia ŝtatata kolego Calixt li faris la funebran paroladon.

Verkoj (elekto) redakti

  • Examen potiorum controversiarum, quae ecclesiis Augustanae confessioni addictis cum pontificiis intercedunt (1657)
  • Theologia naturalis
  • Tabulae ethicae, politicae et physicae
  • De constitutione, natura et partibus theologiae (1651)

Fonto redakti

  • Art. "Cellarius, Balthasar" fare de Wilhelm Gaß. Ĉe: Allgemeine Deutsche Biographie, volulmo 4 (1876), p. 79–80 (tie ĉi interrete)

Eksteraj ligiloj redakti