Balti jaam (esperante Balta stacio) estas la ĉefa fervoja stacio en Talino, Estonio. Ĉiuj suburbaj, longdistancaj kaj internaciaj trajnoj eliras el la stacio.

Balti Jaam
fervoja stacidomo • stacio sur tera surfaco • kapostacio
Situo
Lando Estonio Estonio
Loko Talino
Geografia situo 59° 26′ 24″ N, 24° 44′ 14″ O (mapo)59.4399524.73715Koordinatoj: 59° 26′ 24″ N, 24° 44′ 14″ O (mapo)
Balti Jaam (Estonio)
Balti Jaam (Estonio)
DEC
Balti Jaam
Balti Jaam
Balti Jaam
Situo de Balti Jaam
Map
Balti Jaam
Ecoj
Trakoj 12
Kajoj 7
Historio
Malfermo 1870
Administrado kaj utiligado
Trafikanto Go Group
Kodo ESR 081402
Kodo Ekspress-3 2608140
Linioj
  • Talino-Tartu-Valga
  • Talino-Tartu-Koidula
  • Talino-Narva
  • Talino-Pärnu/Viljandi
  • Talino-Aegviidu
  • Talino-Riisipere/Paldiski
  • Talino–Moskvo
  • Talino–Sankt-Peterburgo
En TTT Balti jaam ĉe "ESR"
Balti jaam ĉe "Ekspress"
vdr

La stacio havas sep kajojn, el kiuj du situas aparte de la ceteraj kaj estas uzataj ĉu por internaciaj itineroj Talino–Moskvo kaj Talino–Sankt-Peterburgo efektivigataj de "GoRail", ĉu por longdistancaj itineroj de "Elron" al PärnuViljandi. Kajoj pli proksimaj al la stacidomo estas plejparte uzataj por suburbaj trajnoj aŭ por longdistancaj itineroj al TartuNarva.

Balti jaam staras proksime al merkato nomita estone Jaama turg ("stacia merkato").

Historio redakti

Balti jaam situas nordokcidente de la historia centro (Malnova urbo) de Talino. La unua stacidomo en Talino estis konstruita fine de la 1860-aj jaroj kiel parto de 400 km longa fervojlinio Sankt-Peterburgo-Talino-Paldiski. La unua ĉefa konstruaĵo estis kompletigita en 1870. Estis 2-etaĝa konstruaĵo konstruita el kalkŝtono kun turoj kiel elstaraĵoj. Dum la dua mondmilito en 1941, la stacidomo estis bruligita de la Ruĝa Armeo kaj baldaŭ post la milito en 1945, estis parte renovigita. Inter 1960-1966, la stacio estis tute rekonstruita. Ekde la 1990-aj jaroj, la 20x20m granda atendo-salono estas uzata kiel merkato. En 2005, la stacidomo estis tute renovigita kaj Hotelo Shnelli kaj la sidejo de Estonaj Fervojoj (estone Eesti Raudtee) estis kompletigitaj apude.


 
Kapostacio de pasaĝeraj trajnoj
Posta stacio
 
Balti Jaam (Talino)
Okcidentaj linioj
Lilleküla  
Sudaj linioj
Tallinn-Väike  
Orientaj linioj
Kitseküla  

Bibliografio redakti


Bildgalerio redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Balti jaam en la angla Vikipedio.