Banĝo estas muzika instrumento, nome kordinstrumento, kies korpo estas konstruata per metala, glata, cirkula kesto; frontkovrita je pergameno kaj sia dorso estas aŭ malkovrita aŭ kovrita de resonilo. Banĝo havas longan maston kaj el du ĝis naŭ kordojn kiujn oni tuŝiĝis per fingroj aŭ plektro. La plej oftaj banĝoj estas kvinkorditaj.

Banĝo

Tiu instrumento devenas el Okcidenta Afriko, kaj estis konata ĉe Usono je la 19-a jarcento; Tie la nigrulaj muzikoj studis ĝin kaj, ene siaj grupoj, partoprenigis ĝin.

Agordado redakti

La banĝo estas granda familio da instrumentoj, kiu diferenciĝas pere sia kordkuanto kaj sia preciza agordado.

  • Kvarkordita:
    • Tenora banĝo C, G, D, A
    • Banĝo D, B, G, C
    • Banĝo D, B, G, D
    • Banĝo A, D, G, C
    • Banĝo D, B, G, B
    • Banĝo E, B, G, D
  • kvinkordita:
    • Banĝo D, B, G, C, G → Re-D Si-B Sol-G Do-C Sol-G
    • Banĝo D, B, G, B, A
  • Seskordita:
    • Banĝo E, A, D, G, B, E

Seskordita banĝo ofte nomiĝas banĝitaro ("banĝ" + "(g)itaro").

Aliaj projektoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti