Bananaj militoj estas nomataj tiuj militistaj agadoj, kiujn efektivigis Usono en komenco de la 20-a jarcento (antaŭ la unua mondmilito) en Meza kaj Suda Ameriko. La intervenojn realigis plej ofte la usonaj mararmeoj; kelkfoje partoprenis eĉ trupoj de la usona armeo.

Okupacio de Haitio en 1915

La esprimo "Bananmilitoj" celas je la komercaj interesoj de Usono en la regiono, precipe je financaj investoj de United Fruit Company ĉe kultivado de banano, tabako, sukerkano kaj aliaj agrikulturaĵoj de la karibia areo, Mezameriko kaj meza Sudameriko. Defendantoj de tiuj intervenoj rajtigis tiun agadon, ke tio alportas stabilecon en la regionon.

La bananajn militojn finis en 1934 la Politiko de bona najbareco de prezidento Franklin D. Roosevelt; poste Usono ne fondis novan kolonion.

Koncernitaj landoj redakti

Vidu ankaŭ redakti