Banatska Topola, serbe Банатска Топола, hungare Töröktopolya estas vilaĝo en Serbio, en aŭtonomio Vojvodino, en distrikto Norda Banato en municipo de Kikinda.

Banatska Topola situas en la mapo en la verda municipo

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

Banatska Topola situas sur ebenaĵo. Kikinda troviĝas 18 km-ojn for.

Historio redakti

La loko estis loĝata dum la bronzepoko. Post la turka erao grafo Bogdán Karácsonyi (karAĉonji) aĉetis tiu ĉi marĉan lokon kaj post nuligo de marĉo li fondis vilaĝon, kies nomo estis Töröktopolya (török estas turka). Li venigis germanojn kaj hungarojn. Ĝis fine de la 1-a mondmilito la loko apartenis al Hungario, al Torontál, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, depost 1928 al Jugoslavio. En 1941 la germana armeo okupis la regionon ĝis 1944. En 2002 loĝis en Banatska Topola 1066 da homoj, (serboj 570 (54 %), hungaroj 434 (41 %), germanoj 5 (0.5 %) kaj aliaj).

Vidindaĵoj redakti