Banderolo (de la franca vorto banderole por "eta bendo") estas bendorubando el papero, uzata por ĉirkaŭligi objekton.

Unuflanke tiaj banderoloj uzatas por kunteni kaj pli bone poŝte transporti gazetojn, ebligante sur la banderolo indiki la celadreson, sendinton kaj afrankon.

Aliflanke banderoloj ankaŭ fikse fermas konsumeblajn varojn, por kiuj necesas pagi specialajn impostojn - unuavice alkoholaĵojn kaj tabakajn produktojn. Aĉetante tian produkton, oni tuj vidas ke la imposto estis pagita, kaj ekkonsumante ĝin necesas forŝiri la banderolon.


Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.