Bangalo

Bangalo (guĝarate: બંગલો, baṅglo; hinde: बंगला baṅglā; bengale: বাংলা/বাংলো, bāṃlā/bāṃlo) estas memstara domo, kelkfoje feridomo, kiu konsistas el kelkaj loĝ- kaj dormĉambroj sur la teretaĝo.

Bangalo

Kelkfoje bangalo havas kelon aŭ unuan etaĝon.

Kiam unu ĉambro troviĝas sur la unua etaĝo ĝi tamen nomiĝas bangalo aŭ kelkfoje duonbangalo.

Tipa bangalo en Louisville, Kentukio, Usono.
Bangaloj en Atlanta, Usono.

Laŭ Francisko Azorín bangalo estas Somerdomo, kampodomo de la fremduloj, en Hindio.[1] Kaj li indikas etimologion el Bengala, propra nomo de hindalando, urbo.[2]

Notoj redakti

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 31.
  2. Azorín, samloke.