Bangladeŝo

lando en suda Azio, inter Barato kaj Birmo, bordanta la Bengalan Golfon

Bangladeŝo (bengale বাংলাদেশ, Bāṃlādeś) estas lando en suda Azio, kies najbaroj estas Barato kaj Birmo. En la sudo ĝin limigas la golfo de Bengalo. Bangladeŝo troviĝas en la orienta parto de la historia regiono Bengalo, kiu estis disigita de Barato en 1947 pro la islama plimulto de la loĝantaro kaj iĝis sub la nomo Orienta Pakistano, nome parto de la ŝtato Pakistano. En 1971 sendependiĝis Orienta Pakistano post la liberiga bangladeŝa milito kaj elektis la nomon Bangladeŝo. La nomo de la lando signifas lando de la bengaloj.

Bangladeŝo
Popolrespubliko Bangladeŝo
গণ প্রজাতঁত্রী বাংলাদেশ
Gan Prajātantrī Bānglādesh

Detaloj

Detaloj

Detaloj Detaloj
Nacia himno: Amar Shonar Bangla
Mia ora bengalo
Lokigo
suverena ŝtatopopolrespublikolando
Bazaj informoj
Ĉefurbo Dako
Oficiala(j) lingvo(j) bengala lingvo
Uzata(j) lingvo(j) Bengala
Plej ofta(j) religio(j) Islamanoj (88,3%) kaj Hinduoj (10,5%).
Areo 144,000 km²
- % de akvo 7,0 %
Loĝantaro 169 356 251 (2021)
Loĝdenso 998,6 loĝ./km²
Loĝantoj Bengaloj
Horzono +6
(en somero +6)
Interreta domajno bd
Landokodo BD
Telefona kodo 880
Plej alta punkto Mowdok tiang
Plej malalta punkto Bengala Golfo
Politiko
Politika sistemo Parlamenta respubliko
Ŝtatestro Prezidento Zillur Rahman
Ĉefministro Ŝejĥino Hasina Oaĝed
Nacia tago 26-a de marto
Sendependiĝo 26-a de marto 1972 (de Pakistano)
Ekonomio
Valuto bangladeŝa tako (BDT)
vdr

Historio redakti

Komenca kaj mezepoka periodoj redakti

 
Ora monero (ĉirkaŭ 670) el la regno de la reĝo Rajabhata de la dinastio Ĥaĝa.

Iloj de la Ŝtonepoko trovitaj en Bangladeŝo indikas homan setladon dum ĉirkaŭ 20 000 jaroj,[1] kaj restaĵoj el setlejoj de la Kuprepoko datas reen el 4 000 jaroj.[1] Antikvaj Bengaloj estis setlitaj de Aŭstralazianoj, Tibet-Birmanoj, Dravidianoj kaj Hind-Arjanoj en sinsekvaj tajdoj de migrado.[1][2] Arkeologia pruvaro konfirmas ke ĉirkaŭ la 2a jarmilo a.K., rizo-kultivantaj komunumoj loĝis en la regiono. Ĉirkaŭ la 11a jarcento homoj loĝis en sisteme linigitaj loĝejoj, entombigis siajn mortintojn, kaj fabrikis elkuprajn ornamaĵojn kaj nigran kaj ruĝan ceramikon.[3] La riveroj Gango, Bramaputro kaj Meghna estis naturaj vojoj por komunikado kaj transportado,[3] kaj la estuaroj en la Golfo de Bengalo ebligis maran komercon. Dum la komenco de la Ferepoko okazis la disvolvigo de la produktado de metala armilaro, de moneroj, agrikulturo kaj irigacio.[3] Ĉefaj urbaj setlejoj formiĝis dum la fino de la Ferepoko, en la mezo de la 1-a jarmilo a.K.,[4] kiam disvolviĝis la kulturo de la Norda nigra polurceramiko.[5] En 1879, Alexander Cunningham identigis Mahasthangarh kiel la ĉefurbo de la Pundra Regno menciita en la Rigvedo.[6][7]

Grekaj kaj Romiaj registroj de la antikva regno Gangaridaj, kiu (laŭ la legendo) haltigis la invadon de Aleksandro la Granda, estas ligitaj al la fortikaĵa urbo de la ruinoj de Ŭari-Bateŝŭar.[8] La loko estis ankaŭ identigita kun la prospera komerca centro de Souanagoura listita en la mondomapo de Ptolemeo.[9] Romiaj geografoj notis grandan marhavenon en sudorienta Bengalo, koresponda al la nuntempa regiono Ĉitagongo.[10]

Antikvaj ŝtatoj Budhismaj kaj Hinduismaj kiuj regadis Bangladeŝon inkludis regnojn kiel Vanga, Samatata kaj Pundra, la Maŭrja kaj Gupta imperioj, la Varma dinastio, la Ŝaŝanka regno, la Ĥadga kaj la Kandra dinastioj, la Pala Dinastio, la Sena dinastio, la Harikela regno kaj la Deva dinastio. Tiuj ŝtatoj havis bone disvolvigitajn valutojn, bankadon, ŝipkonstruadon, arkitekturon kaj arton, kaj la antikvajn universitatojn de Bikrampur kaj Mainamati kiuj estis hejmo de fakuloj kaj studentoj el aliaj partoj de Azio. Ŝjuanzango el Ĉinio estis fama fakulo kiu loĝis en Somapura Mahavihara (la plej granda monaĥejo de la antikva Hindio), kaj Atisa veturis el Bengalo al Tibeto por prediki Budhismon. La plej antikva formo de la Bengala lingvo ekaperis dum la 8a jarcento.

Islamigo redakti

 
La 15a-jarcenta Sesdekkupola Moskeo konstruita dum la Bengala Sultanlando estas nune Monda heredaĵo de Unesko.
 
La murĉizaĵoj de la Atia Moskeo de la 17-a jarcento konstruita dum la Mogola Imperio.

La komencaj islamaj esploristoj kaj misiistoj alvenis en Bengalo fine de la unua jarmilo. La islama konkero de Bengalo komencis per la invado en 1204 fare de Baĥtiar Ĥilji; post aligi Bengalon al la Delhia Sultanlando, Ĥilji iniciatis militan kampanjon en Tibeton. Bengalo estis regata de la Delhia Sultanlando dum unu jarcento fare de guberniestroj el la Ĥilji, Mamluka, Balbana kaj Tughluka dinastioj. Dum la 14a jarcento, sendependa Bengala Sultanlando estis establita fare de ribelaj guberniestroj. Regantaj dinastioj de la sultanlando estis ekzemple Ilĝas Ŝahi, tiuj de Jalaluddin Muhammad Ŝah, Hussain Ŝahi, Suri kaj Karrani, kaj en tiu epoko okazis la enkonduko de diferenca moskea arkitekturo[11] kaj de la valuto taka. La regiono Arakan venis sub Bengala hegemonio. La Bengala Sultanlando estis vizitita de esploristoj Ibn Batuta, Ĉeng He kaj Niccolo de Conti. Dum la fino de la 16a jarcento, la Baro-Bhuĝanoj (konfederacio de islamaj kaj hinduaj aristokratoj) regadis orientan Bengalon; ties estro estis Mansad-e-Ala,[12] titolo tenita de Isa Ĥan kaj de lia filo Musa Ĥan. La dinastio Ĥan estas konsiderata lokaj herooj ĉar rezistis Nord-hindiajn invadojn per siaj riverŝipoj.

La Mogola Imperio kontrolis Bengalon ĉirkaŭ la 17a jarcento. Dum la regado de la imperiestro Akbar, la Bengala agrara kalendaro estis reformita por faciligi la impostkolektado. La Mogoloj establis Dakon kiel fortikaĵa urbo kaj komerca metropolo, kaj ĝi estis la ĉefurbo de Mogola Bengalo dum 75 jaroj.[13] En 1666, la Mogoloj elpelis la Arakananojn el Ĉitagong. Mogola Bengalo allogis eksterlandajn komercistojn por iliaj varoj el muslino kaj silko, kaj la Armenoj estis elstara komerca komunumo. Portugala setlejo en Ĉitagongo floris en la sudoriento, kaj nederlanda setlejo en Rajŝahi ekzistis en la nordo. Dum la 18a jarcento, la Naŭaboj de Bengalio iĝis la de facto regantoj de la regiono. La Naŭaboj forĝis aliancojn kun eŭropaj koloniaj kompanioj, kio helpis fari la regionon relative prospera en la komenco de la jarcento.

La loĝantaro de Bengalaj islamanoj estis produkto de konvertoj kaj religia evoluo,[14] kaj iliaj antaŭ-islamaj kredoj inkludis elementojn de Budhismo kaj Hinduismo. La konstruo de moskeoj, islamaj lernejoj (madrasoj) kaj Sufiismaj monaĥejoj (ĥankah-oj) faciligis konverton, kaj la islama kosmologio ludis gravan rolon en la disvovligo de la Bengalia islama socio. Fakuloj teoriigis ke Bengaloj estis allogitaj al Islamo pro ties egalisma socia ordo, kiu kontrastis kun la kastosistemo de Hinduismo.[15] Ĉirkaŭ la 15a jarcento, islamaj poetoj estis verkantaj en Bengala lingvo. Elstaraj mezepokaj Bengalaj islamaj poetoj estis Daulat Kazi, Abdul Hakim kaj Alaol. Sinkretismaj kultoj, kiaj la movado Baul, aperis en la randoj de la Bengala islama socio. La persiigita kulturo estis grava en Bengalio, kie urboj kiaj Sonargaon iĝis la plej orientaj centroj de Persia influo.[16][17]

Brita Imperio redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Brita Hindio.

Post la Batalo de Palaŝi de 1757, Bengalio estis la unua regiono de la Hindia subkontinento kiu estis konkerita de la Brita Orienthinda Kompanio. Tiu kompanio formis la Prezidentecon de Fort William, kiu administraciis la regionon ĝis 1858. Elstara aspekto de la kompania regado estis la Permanenta Setlejo, kiu establis la feŭdan sistemon de zamindar. Nombraj malsategoj, kiel tiu de 1770, okazis dum la kompania regado. Kelkaj ribeloj eksplodis dum la komenco de la 19a jarcento (inklude unu estrita de Titumir), sed la Britia regado forigis la islaman regantan klason. Konservisma islama kleriko, Haĝi Ŝariatullah, klopodis la forigon de la Britoj propagante la islaman revivismon. Kelkaj urboj de la nuna Bangladeŝo partoprenis en la Hindia Ribelo kaj plendis aliancon al la lasta Mogola imperiestro, Bahadur Ŝah Zafar, kiu estis poste ekzilita al la najbara Birmo.

 
Ĉefministroj de Bengalio nome A. K. Fazlul Huk, Ĥaŭaĝa Nazimuddin kaj Husejn Ŝahed Suhravardi.

La defio farita al la kompania regado fare de la Hindia Ribelo kondukis al la kreado de la Brita Hindia Imperio kiel Kronkolonio, kaj la unua fervojo estis konstruita en 1862.[18] Sjed Ahmed Ĥan kaj Ram Mohan Roj stimulis modernan kaj liberalan edukadon en la subkontinento, inspirante la movadon Aligarho kaj la komenco de la Bengalia Renesanco. Dum la fino de la 19a jarcento, romanistoj, sociaj reformistoj kaj feministoj aperis en la islama Bengalia socio. Elektro kaj municipaj akvosistemoj estis enkondukitaj en la 1890-aj jaroj; kinejoj malfermiĝis en multaj urboj dum la komenco de la 20a jarcento. La ekonomio de plantejoj de Orienta Bengalio estis grava por la Brita Imperio, partikulare tiuj de juto kaj teo. La Britoj establis senimpostajn riverhavenojn, kiaj la Haveno de Naraĝanganj, kaj grandajn marhavenojn kiel tiu de Ĉitagongo.

Sociaj tensioj pliiĝis ankaŭ sub Britia regado, partikulare inter riĉaj Hinduoj kaj la islam-majoritata loĝantaro. La Permanenta Setlejo faris milionojn da islamaj kamparanoj posedantoj de eks-Hinduaj bienoj, kaj la malkontento de Hinduoj kreskiĝis.[19] Subtenita de la islama aristokrataro, la Britia registaro kreis la provincon de Orienta Bengalio kaj Asamo en 1905; la nova provinco ricevis pliiĝantan investadon en edukado, transporto kaj industrio. Tamen, la unua dispartigo de Bengalio kreis skandalon en Kalkato kaj en la medio de la Barata Nacia Kongreso. Responde al la kreskanta Hindua naciismo, la Tuthindia Islama Ligo formiĝis en Dako dum la Tuthindia Muhammada Edukkonferenco de 1906. La Britia registaro reorganizis la provincojn en 1912, reunuiĝinte Orientan kaj Okcidentan Bengalion kaj farante Asamon dua provinco.

 
La Laborkomitato por la Lahora Rezolucio de la Tuthindia Islama Ligo, en kiu Bengalio estis reprezentita de A. K. Fazlul Huk kaj Ĥaŭaĝa Nazimuddin.

Brita Hindio estis malrapida por permesi memregadon en la kolonia subkontinento. Ĝi establis la Bengalan Leĝofaran Konsilantaron en 1862, kaj la konsilantara indiĝena bengalia reprezentado pliiĝis dum la komenco de la 20a jarcento. La Bengalprovinca Islama Ligo estis formita en 1913 por defendi la plenumadon de civilaj rajtoj por la Bengaliaj islamanoj ene de konstitucia kadro. Dum la 1920-aj jaroj, tiu ligo estis dividita en frakcioj kiuj subtenis la Ĥilafatan movadon kaj favoris la kunlaboradon kun la Britoj por plenumi la memregadon. Tavoloj de la Bengalia elito subtenis la sekularajn fortojn de Mustafa Kemal Ataturk.[20] En 1929, formiĝis la Tutbengala Asocio de Luantoj en la Bengala Leĝofara Konsilantaro por kontraŭi la influon de la Hinduaj posedantoj, kaj la Hindia sendependiga movado kaj la Pakistana Movado plifortiĝis dum la komenco de la 20a jarcento. Post la reformoj Morley-Minto kaj la epoko de duarkio en Brita Hindio, la Britia registaro promesis limigitan provincan aŭtonomecon en 1935. La Bengala Leĝofara Asembleo, nome plej granda leĝofara asembleo en Brita Hindio, estis establita en 1937.

Kvankam ĝi atingis majoritaton de sidlokoj en 1937, la Bengala Kongreso bojkotis la regotempon. A. K. Fazlul Huk de la Partio Kriŝak Praja estis elektita kiel unua Ĉefministro de Bengalio. En 1940 Huk subtenis la Lahoran Rezolucion, kiu antaŭvidis sendependajn ŝtatojn en la nordokcidentaj kaj orientaj islam-majoritataj regionoj de la subkontinento. La unua regotempo de Huk, kiel koalicio kun la Bengala Provinca Islama Ligo, daŭris ĝis 1941; ĝi estis sekvata de koalicio de Huk kun la Hindua dekstra partio Mahasabha kiu daŭris ĝis 1943. Huk estis sukcedita de Ĥaŭaĝa Nazimuddin, kiu devis barakti kontraŭ la efikoj de la Birma Kampanjo, la malsatego de 1943 kaj la Hindia Aŭgusta movado. En 1946, la Bengalprovinca Islama Ligo venkis en la provinca balotado, atingante 113 de 250-sidloka asembleo (la plej granda regotempo de la Islama Ligo en Brita Hindio). H. S. Suhraŭardi, kiu faris finan malsukcesan klopodon por Unuiĝinta Bengalio en 1946, estis la lasta ĉefministro de Bengalio.

Dispartigo de Bengalio redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Dispartigo de Bengalio (1947).

La 3an de Junio 1947 la Plano Mountbatten skizis la manieron por la Dispartigo de Hindio. La 20an de Junio, la Bengala Leĝofara Asembleo decidis la dispartigon de Bengalio. Je la dekomenca kunsido, oni decidis (120 voĉdonoj kontraŭ 90) ke se la provinco restus unuiĝinta ĝi aliĝus al la Konstitucifara Asembleo de Pakistano. Je aparta kunsido de leĝofarantoj el Okcidenta Bengalo, oni decidis (58 voĉdonoj kontraŭ 21) ke la provinco estu dispartigita kaj Okcidenta Bengalo aliĝu al la Konstitucifara Asembleo de Barato. Je alia kunsido de leĝofarantoj el Orienta Bengalo, oni decidis (106 voĉdonoj kontraŭ 35) ke la provinco ne estu dispartigita kaj (107 voĉdonoj kontraŭ 34) ke Orienta Bengalo aliĝu al la Konstitucifara Asembleo de Pakistano se Bengalio estas dispartigita.[21] La 6an de Julio, la Silheta regiono de Asamo voĉdonis per referendumo aliĝi al Orienta Bengalio.

Cyril Radcliffe ricevis la taskon skizi la landlimojn de Pakistano kaj Barato, kaj la Linio Radcliffe establis ankaŭ la limojn de la nuntempa Bangladeŝo. La Dominio de Pakistano estis kreita la 14an de Aŭgusto 1947.

Unuigo kun Pakistano (1947–1971) redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Orienta Bengalio kaj Orienta Pakistano.
 
La Dominio Pakistano en 1947, kun Orienta Bengalio ties orienta parto.

Orienta Bengalio, kun Dako kiel ĉefurbo, estis la plej loĝata provinco de la Pakistana federacio de 1947 (estrita de la Ĝenerala Guberniestro Muhammad Ali Jinnah, kiu promesis religiliberon kaj nereligian demokration en la nova ŝtato).[22][23] Orienta Bengalio estis ankaŭ la plej kosmopolita provinco de Pakistano, hejmo de popoloj de diferencaj religioj, kulturoj kaj etnaj grupoj. La dispartigo havigis pliiĝantajn ekonomiajn oportunojn al Orientaj Bengalanoj, produktis urban loĝantaron dum la 1950-aj jaroj.[24][25]

Ĥaŭaĝa Nazimuddin estis unua ĉefministro de Orienta Bengalio kaj Frederick Chalmers Bourne estis ties guberniestro. La Tutpakistana Aŭami Islama Ligo estis formita en 1949 kiel centra-maldekstra alternativo al la centra-dekstra Tutpakistana Islama Ligo. En 1950, la Orientbengala Leĝofara Asembleo aprobis agraran reformon, abolante la Permanentan Setlejon kaj la sistemon de la aristokrataj terposedantoj zamindar-oj.[26] La Movado por bengala lingvo de 1952 estis la unua signo de malkonsento inter la du geografie separataj branĉoj de la lando. La Aŭami Islama Ligo estis renomita kiel pli nereligia simple Aŭami Ligo en 1953.[27] La unua konstitucifara asembleo estis dissolvita en 1954; tio estis defiita de sia orientbengala proparolanto, Maulvi Tamizuddin Ĥan. La koalicio de la Unuiĝinta Fronto forbalais la eblojn de la Islama Ligo en landoskua venko en la Orientbengala leĝofara balotado de 1954. La posta jaro, Orienta Bengalio estis renomita kiel Orienta Pakistano kiel parto de la programo Unu Unuo kaj la provinco iĝis ŝlosila parto de la Sudorientazia Traktatorganizo.

 
Studentino marŝas defie de la malpermeso de la Sekcio 144 pri asembleoj dum la Bengallingva Movado en la komenco de 1953.

Pakistano adoptis sian unuan konstitucion en 1956. Tri Bengalanoj estis ties ĉefministroj ĝis 1957: Nazimuddin, Mohammad Ali Bogra kaj Suhravardi. Neniu el la tri kompletigis siajn regotempojn, kaj rezignis el la posteno. La Pakistana Armeo faris militistan puĉon en 1958, kaj Aĝub Ĥan estis la forta estro de la lando dum 11 jaroj. Politika subpremado pliiĝis post la puĉo. Ĥan enkondukis novan konstitucion en 1962, anstataŭante la Pakistanan parlamentan sistemon per prezidenta kaj guberniestra sistemo (bazita sur elektoj laŭ balotejo) konata kiel Baza Demokratio. En 1962 Dako iĝis la sidejo de la Nacia Asembleo de Pakistano, faro vidita kiel trankviligo de pliiĝanta Bengalia naciismo.[28] La Pakistana registaro konstruis la polemikigan Akvobaraĵon de Kaptai, kaj forigis la Ĉakma-ojn el siaj indiĝenaj hejmlandoj en la Ĉitagongaj Montetareoj.[29] Dum la prezidenta balotado de 1965, Fatima Jinnah malvenkis antaŭ Aĝub Ĥan spite la subtenon el la alianco de la Kombinita Opozicio (kiu inkludis la Aŭami-an Ligon).[30] La Barat-Pakistana Milito de 1965 blokis la translimajn transportajn ligojn kun la najbara Barato en kio estis priskribita kiel dua dispartigo.[31] En 1966, la estro de la Aŭamia Ligo nome Ŝeiĥ Muĝibur Rahman anoncis sespunktan movadon por federala parlamenta demokratio.

 
La prezidanto de la Supera Kortumo de Usono nome Earl Warren renkontas Maulvi Tamizuddin Ĥan, la plendinto en la kazo de la Federacio Pakistano kontraŭ Maulvi Tamizuddin Ĥan.

Laŭ iamaj funkciuloj de la Monda Banko, Pakistano praktikis etenda ekonomian diskriminadon kontraŭ Orienta Pakistano: pli grandaj registaraj elspezoj en Okcidenta Pakistano, financaj transigoj el Orienta al Okcidenta Pakistano, uzado de orientpakistanaj plusoj pro eksterlanda komerco por financigi la importojn de Okcidenta Pakistano, kaj malakcepto fare de la centra registaro liveri fondusojn atrobuitaj al Orienta Pakistano kun ekskuzo antaŭa elspezo subbuĝeta;[32] Orienta Pakistano generis 70 % el la Pakistana proeksporta enspezo el juto kaj teo.[33] Ŝeiĥ Muĝibur Rahman estis arestita pro perfido en la kazo de la Agartala Konspiro, kaj estis liberigita dum la ribelo de 1969 en Orienta Pakistano kiu rezultis en la rezigno de Aĝub Ĥan. La generalo Ĝahĝa Ĥan surprenis povon, kaj reenmetis la militjuron.

Etna kaj lingva diskriminacio estis ofta en Pakistanaj civilaj kaj militistaj servoj, en kiuj Bengalanoj estis sub-reprezentitaj. Nur ĉirkaŭ 15 % el la postenoj de la Pakistana centra registaro estis okupitaj de Bengalanoj, kiuj simile formis nur 10 % el militistaro.[34][35] Okazis ankaŭ kultura diskriminacio, kio faris ke Orienta Pakistano formos distingan politikan identecon.[36] Pakistano malpermesis la Bengalajn literaturon kaj muzikon en la ŝtataj amaskomunikiloj, inklude la verkojn de la Nobel-premio Rabindranath Tagore.[37] ciklono runigis la marbordon de Orienta Pakistano en 1970, kaj mortigis ĉirkaŭ 500,000 personojn,[38] kaj la centra registaro estis kritikita pro sia malforta reago.[39] Post la balotado de Decembro 1970, alvokoj por la sendependigo de Orienta Bengalio iĝis pli laŭta;[40] la Bengal-naciisma Avamia Ligo atingis 167 el la sidlokoj el 169 de Orienta Pakistano en la Nacia Asembleo. La Ligo postulis rajton por formi registaron kaj disvovligi novan konstitucion, sed tio estis forte kontraŭita de la Pakistana militistaro kaj de la Pakistana Popola Partio (estrita de Zulfikar Ali Bhutto).

Sendependiga Milito redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Bangladeŝa Liberigo-Milito.

La Bengala loĝantaro koleriĝis kiam oni evitis la enpostenigon de la elektita ĉefministro Ŝeiĥ Muĝibur Rahman.[41] Civila malobeo eksplodis tra tuta Orienta Pakistano, kun alvokoj al sendependigo.[42] Rahman diskursis por sendependeco añ preskaŭ 2 milionoj da perosnoj en Dako la 7an de Marto 1971, kiam li diris, "Tiun fojon la lukto estas por nia libereco. Tiun fojon la lukto estas por nia sendependeco." La Flago de Bangladeŝo estis hisita por la unua fojo la 23an de Marto, kiu estas la Pakistana Respublika Tago.[43] Dum la nokto de la 25a de Marto, la Pakistana militista junto estrita de Ĝahĝa Ĥan lanĉis la Operacon Searchlightreflektoro (konstanta militatako kontraŭ Orienta Pakistano)[44][45][46] kaj metis Rahman en milita aresto.[47][48][49] Ŝeiĥ Muĝibur tamen, antaŭ sia aresto faris la Proklamon de la Bangladeŝa Sendependeco la 26an de Marto. La Pakistana Armeo, kun helpo el subtenaj milicoj, masakris Bengalajn studentojn, intelektulojn, politikistojn, civilservantojn kaj militajn dizertulojn en la Bangladeŝa genocido.[50] Kelkaj milionoj da rifuĝintoj fuĝis al la najbara Barato. Ĉirkaŭkalkuloj de la nombro de mortintoj dum la milito gamas el 300,000 al tri milionoj.[51] La tutmonda publika opinio turniĝis kontraŭ Pakistano kiam la novaĵoj de la masakroj disvastiĝis;[52] la Bangladeŝa movado estis subtenita de elstaraj politikaj kaj kulturaj figuroj en Okcidento, kiel Ted Kennedy, George Harrison, Bob Dylan, Joan Baez, Victoria Ocampo kaj Andre Malraux.[53][54][55] La Koncerto por Bangladeŝo okazis en la Madison Square Garden en Novjorko por akiri fondusojn por bangladeŝaj rifuĝintoj. La unua ĉefa bonfara koncerto en la historio, ĝi estis organizita de Harrison kaj la baratbengala sitaristo Ravi Shankar.[56]

 
Fronta vido de la Nacia Parlamento de Bangladeŝo
 
Protestoj de Ŝahbag postulante mortopunon por militkrimuloj de la Bangladeŝa Liberigo-Milito de 1971.

Dum la Bangladeŝa Liberigo-Milito, Bengalaj naciistoj deklaris sendependecon kaj formis la Mukti Bahini (nome Bangladeŝa Nacia Liberiga Armeo). La Provizora Registaro de Bangladeŝo estis establita en la 17a de Aprilo 1971, konvertinte la 469 elektitajn membrojn de la Pakistana nacia asembleo kaj de la orientpakistana provinca asembleo en Konstitucifara Asembleo de Bangladeŝo. La provizora registaro publikigis la Proklamon de la Bangladeŝa Sendependeco, kiu estis provizora konstitucio de la lando kaj deklaris "egalecon, homan dignecon kaj socian justicon" kiel fundamentaj principoj. Pro la aresto de Rahman, la fakta prezidento estis Sjed Nazrul Islam. Tajuddin Ahmad estis la unua Bangladeŝa ĉefministro. La militista branĉo de laProvizora Registaro estis la Bangladeŝaj Fortoj. Estritaj de la generalo M. A. G. Osmani kaj dekunu sektoraj komandantoj, tiuj fortoj okupis la Bengalan teritorion dum la milito kaj estris la ampleksajn gerilajn operacojn kontraŭ la Pakistanaj fortoj. Najbara Barato kaj ties estro, Indira Gandhi (dum longa malamikego de Pakistano), havigis ŝlosilan subtenon al la Bangladeŝaj Fortoj kaj intervenis en apogo de la Provizora Registaro la 3an de Decembro 1971. Sovetunio kaj Usono sendis marfortojn al la Golfo de Bengalo en epizodo de la Malvarma Milito dum la Barat-Pakistana Milito. La naŭ-monata milito finis per la kapitulaco de Pakistano al la Bangladeŝ-Barataj Aliancaj Fortoj la 16an de Decembro 1971.[57][58] Pro internacia premo, Pakistano liberigis Rahman el enprizonigo la 8an de Januaro 1972 kaj li flugis per Royal Air Force al milion-kvanta bonvenigo en Dako.[59][60] La Barataj trupoj estis retiritaj ĉirkaŭ la 12a de Marto 1972, tri monatojn post la militfino.[61]

La Bangladeŝa memregado estis agnoskita tra la tuta mondo.[52] En la momento de ties akcepto kiel membro de Unuiĝintaj Nacioj en Aŭgusto 1972, la nova ŝtato estis jam agnoskita de 86 landoj.[52] Pakistano agnoskis Bangladeŝon en 1974 post premo el plej el la Islama Mondo.[62]

Geografio redakti

Bangladeŝo tuŝas la baratajn federaciajn ŝtatojn Okcidentbengalo, Asamo, Meghalajo, Tripura kaj Mizoramo (horloĝdirekten de la okcidento), kaj Birmon kaj la golfon de Bengalo (parto de la Hinda oceano). La longo de la landlimoj mezuras entute 4.246 km, el kiuj 193 km kun Birmo kaj 4.053 km kun Barato. La marbordo estas entute 580 km longa.

 
Strato de Dako, inundo de la jaro 2004.

La plej granda parto de Bangladeŝo konsistas el la delto de la riveroj Bramaputro, Gango kaj Meghna; plata regiono kun multegaj riverfluoj, kiun minacas ofte inundoj, ĉar pro la senarbarigo de Himalajo la riveroj devas enteni pli kaj pli grandajn akvomasojn. La ĉefurbo Dako situas nur je ses metroj super la marnivelo (normala nulo). Ĉe maraltiĝo de unu metro kaj sen protekto de la marbordoj ĉirkaŭ 25.000 km² da landareo (17 procentoj de la tuta areo de Bangladeŝo) estus subakvigataj.[63] Laŭ la kutimaj scenaroj tamen probablas malpligranda maraltiĝo inter 18 kaj 59 centimetroj, kies sekvoj eviteblas per efika marbordprotektado, kies kosto korespondus al ĉirkaŭ 0,1% de la Malneta enlanda produkto (MEP).[64] Ĉe la marenfluejo de la Gango kaj Bramaputro ekzistas grandaj mangrovoj. Pro la plata larĝa bordostrio antaŭ Bangladeŝo la cunamo sekve de la tertremo en la Hinda Oceano en 2004 apenaŭ atingis la marbordon.

73 elcentoj de la areo de Bangladeŝo estas plugebla tero.

La plej grandaj urboj estas la ĉefurbo Dako (9,60 milionoj da loĝantoj) kaj Ĉitagongo (3,35 milionoj) (nombroj el la jaro 2000).

Teritoria organizado redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Teritoria organizado de Bangladeŝo.
 
Mapo de Bangladeŝo.

La nacia teritorio de Bangladeŝo estas dividita en sep regionoj, nomataj dividaĵoj: Bengale ili nomiĝas বিভাগ (singularo), latinliterigite bibhag, angle uzatas la termino division.[65] Ĉiu el ili havas la nomon de la respektiva regiona ĉefurbo:

  1. Raĵŝaho
  2. Dako
  3. Silheto
  4. Ĥulno
  5. Barizalo
  6. Ĉitagongo
  7. Rangpuro

Loĝantaro redakti

 
Loĝantoj de Rangabali

Ĉirkaŭ 25 elcento de la loĝantoj estas urbanoj. La loĝantaro kreskas je 1,59 elcento jare. Ĉirkaŭ 8,73 el 1.000 homoj mortas ĉiujare. Ĉirkaŭ 71,66 el 1.000 beboj mortas. Virinoj havas mezaveraĝe 2,85 filojn. La meza vivodaŭro estas 60,16 jaroj (60,4 jaroj por viroj, 59,91 jaroj por virinoj). (Indicoj el la jaro 2000.)

Ĉirkaŭ 98 elcento de la loĝantoj estas bengaloj. Laŭ religio ĉirkaŭ 88,3 elcento apertenas al islamo, 10,5 elcentoj al hinduismo. Laŭ la lingvoj, ĉirkaŭ 3 milionoj da loĝantoj povas paroli la anglan. Nur 38,1 elcento de la loĝantoj (49,4 elcento de la viroj, 26,1 elcentoj de la virinoj) scipovas skribi kaj legi (indico el la jaro 1995).

Urboj redakti

La ĉefurbo Dako, antaŭ Ĉitagongo kaj Kulno la plej granda urbo, laŭ la popolnombrado de la 22-a de januaro 2001 havis en la urbo mem 5.378.023 loĝantojn (9.912.908 en la urbo kaj ĉirkaŭo). Nuntempe oni taksas la nombron de loĝantoj je ĉirkaŭ 12 milionoj.[66] Preskaŭ la duono inter ili loĝas en malriĉulaj kvartaloj. Dako estas unu el la tutmonde plej rapide kreskantaj urboj.

La plej grandaj urboj laŭ la popolnombrado de 2001 estas:

  1. Dako: 5.378.023 loĝantoj
  2. Ĉitagongo: 2.095.846 loĝantoj
  3. Kulno: 773.216 loĝantoj
  4. Rajŝahi: 383.655 loĝantoj
  5. Silhet: 285.308 loĝantoj
  6. Tongi

Politiko redakti

Oficialaj naciaj simboloj
de Bangladeŝo
ŝtata besto  
ŝtata birdo  
ŝtata arbo  
ŝtata floro  
ŝtata akva mamulo  
ŝtata reptilio  
ŝtata frukto  
ŝtata fiŝo  
ŝtata moskeo  
ŝtata templo  
ŝtata rivero  
ŝtata monto  

Bangladeŝo estas paneinta demokratio depost 1991. Validas nuntempe la konstitucio akceptita la 4-an de novembro 1972, laste ŝanĝita en 1996.

El 2015 okazis murdaj atakoj fare de ĝihadistoj el Al Kajda, la Islama Ŝtato aŭ la loka grupo ABT kontraŭ aktivuloj, bloganoj, intelektuloj kaj profesoroj ĉu laikaj ĉu ne akceptintaj la trudeman ideologion de ĝihadismo. Ĝis mezo de 2016 oni kalkulis dekon da tiaj murdoj.[67]

Ekstera politiko redakti

Ekde komenco de la 21a jarcento Barato konstruadas per pikdrato sekurigatan limmuregon, por malhelpi la eksterleĝan enmigradon el Bangladeŝo laŭ la 4.000 kilometrojn longa landlimo. En Barato loĝas jam ĉirkaŭ 20 milionoj da bangladeŝanoj.

Administracio redakti

 
Administraciaj unuoj en Bangladeŝo

Bangladeŝo konsistas el sep administraciaj unuoj nomataj divizioj aŭ dividaĵoj, kiuj denove estas ordigitaj je 64 distriktoj. La sep divizioj estas:

Eventoj redakti

La Bangladeŝa Sendependeca Tago (bengale স্বাধীনতা দিবস Ŝadhinôta Dibôs), nome la 26a de marto, estas nacia ferio. Ĝi rememoras la landan deklaron de sendependeco de Bangladeŝo el Pakistano en la finaj horoj de la 25a de marto 1971 fare de la "Patro de la Lando" nome Bongobondhu Ŝejĥo Mujibur Rahman antaŭ li estis arestita de fortoj de Pakistano.

Ekonomio redakti

Kiel en multaj aliaj malriĉaj nacioj ankaŭ en Bangladeŝo la ekonomio solide kreskas. En la lastaj jaroj la kresko atingis meze 5% kaj en 2005 eĉ 6,2%.

Agrikulturo estas daŭre grava, sed laboras por ĝi nur jam 56 procento el ĉiuj laborantoj. Ĝia parto de MEP estas nur 23 %, dum tiu de industrio estas 25 % kaj tiu de la servosektoro 52%. Ĉefaj produktoj de agrikulturo estas rizo kaj juto. Kreskas produktado de tritiko, maizo kaj legomoj. Aliaj produktoj estas sukerkano, ligno kaj teo. Juto estis grava eksportaĵo kaj anstataŭas ĝin kiel pakmaterialo pli kaj pli plastaĵoj.

Grava problemo por la lando estas la sezonaj inundoj pro la musonoj. Tio okazigas grandajn perdojn ĉefe de loĝejoj, aliaj konstruaĵoj kaj servoj, sed ankaŭ malfacilon por agrikulturo, brutobredado kaj aliaj sektoroj. Tamen paradokes, la inundoj ankaŭ kreas ofte favotrajn kondiĉojn por agrikulturo (novaj grundoj, sedimentoj) kaj fiŝkaptado. La revuo "Kuriero" de Unesko dediĉis sian numeron n-ro 1 de januaro-marto 2019 al la temo de indiĝenaj lingvoj okaze de la proklamo de 2019 kiel Internacia Jaro de Indiĝenaj Lingvoj.[68] Kelkaj el ties artikoloj temas pri kiel la diversaj indiĝenaj komunumoj frontas la minacojn de la klimata ŝanĝo pere de tradicia sciaro. Tiukadre la artikolo En la lando de furiozaj riveroj, kun fotoj de Protick Sarker kaj teksto de Katerina Markelova, temas pri kiel la loĝantoj ĉefe de la Ganga Delto kaj aliaj inundeblaj teroj frontas la minacojn de la inundoj.[69]

Bangladeŝo posedas tergason kaj karbon. Industrio en Bangladeŝo produktas ĉefe teksaĵojn, juton kaj jutaĵojn, ledaĵojn kaj ceramikaĵon. La internacie funkcianta flugkompanio Biman Bangladesh Airlines apartenas 100 procente al la ŝtato.

Pro MEP de ĉirkaŭ 460 usonaj dolaroj en la jaro 2007 Bangladeŝo estas unu el la plej malriĉaj landoj de la mondo. Ĝi tenas la 140-an rangon inter 177 landoj rilate al la indekso de homa disvolviĝo.

Granda problemo de la popola ŝato estas la alta grado de korupto. Bangladeŝo staris en 2009 je la 139-a rango el 180 en la vico de perceptata korupto publikigata de Transparency International.

En 2016 en vilaĝo Rooppur (Ishwardi Upazila, Pabna distrikto) sur areo je 429,78 hektaroj rusia korporacio Rosatom komencis konstruadon de la nuklea elektrostacio pova je 2,4 gigavatoj. La projekto kostas 12,65 miliardojn da usonaj dolaroj, el kiuj 90% estis pruntedonitaj de la rusia registaro por garantii produktadon de malmultekosta energio surbaze de modelo konstruado-posedado-operaciado. La du elektrogeneratoraj blokoj devos ekfunkcii en 2023-2024. Rusio liveros nuklean fuelon por ilia funkciado. Ĝi konsentis ankaŭ trejni lokajn fakulojn kaj repreni nukleajn rubojn por posta pritraktado[70].

Kulturo redakti

 
Dolĉaĵoj Ladu

Nova ŝtato kaj malnova nacio, Bangladeŝo havas kulturon kun elementoj kaj novaj kaj malnovaj.

Kuirarto redakti

La kuirarto de Bangladeŝo estas tre forte ligata al tiu de Hindujo kaj de la Mezoriento. Rizo kaj kareo estas la bazaj ingrediencoj. Bangladeŝanoj preparas dolĉaĵojn el laktaĵoj; inter la plej konata estas la roŝogola, ĉomĉom, kalojam kaj ladu.

Literaturo redakti

La bengala lingvo posedas riĉan literaturan heredaĵon, kiun Bangladeŝo dividas kun la hinda ŝtato Okcident-Bengalo. La plej malnova literatura bengala teksto estas la Ĉarjapada el la 7-a jarcento. En la mezepoko la bengala literaturo konsistis el religiaj tekstoj (la Ĉandidas) aŭ el adaptoj el aliaj lingvoj (Alaol); ĝi vere evoluiĝis nur en la 19-a jarcento. Inter la majstroj troviĝas la poetoj Rabindranath Tagore kaj Kazi Nazrul Islam.

Bangladeŝo havas ankaŭ longan tradicion de literaturo popola, inter kiuj troviĝas verkoj kiel la Maimansinga Gitika, la Takurmar Juli aŭ fabeloj pri Gopal Bar.

Filmoj redakti

Kinofilma produktado en Bangladeŝo[71]
Jaro Nombro
1975 34
1985 63
1995 nekonata
2005 102

La filmindustrio de Bangladeŝo havas sian centron en la ĉefurbo Dako. Antaŭ la disiĝo de Hindujo en la jaro 1947 filmoj en la bengala lingvo estis produktitaj ĉefe en Kolkato. La plej multaj bangladeŝaj filmoj estas distraj filmoj en la tipa sudazia stilo kun danco kaj kantopartoj. La filmistoj pleje observataj de kritikistoj estas Zahir Raihan, Alamgir Kabir, Humayun Ahmed, Tanvir Mokammel kaj Tareque Masud. Ekde 2003 la lando transdonis filmojn por la Oskar-premio en la kategorio plej bona fremdlingva filmo.

Eduka sistemo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 Bharadwaj, G. (2003) “The Ancient Period”, Majumdar, RC: History of Bengal. B.R. Publishing Corp.
  2. Blood, Peter R.. (1989) “Early History, 1000 B.C.-A.D. 1202”, Bangladesh: A Country Study. Washington, D.C.: Federal Research Division, Library of Congress.
  3. 3,0 3,1 3,2 Eaton, R.M.. (1996) The Rise of Islam and the Bengal Frontier, 1204–1760. University of California Press. ISBN 9780520205079.
  4. Lewis, David. (2011) Bangladesh: Politics, Economy and Civil Society. Cambridge University Press, p. 42. ISBN 978-1-139-50257-3.
  5. Pieris, Sita. (2010) ABIA: South and Southeast Asian Art and Archaeology Index Volume Three – South Asia. BRILL, p. 116–. ISBN 90-04-19148-8.
  6. Alam, Shafiqul. (2012) “Mahasthan”, Banglapedia: National Encyclopedia of Bangladesh. Asiatic Society of Bangladesh.
  7. Ghosh, Suchandra. (2012) “Pundravardhana”, Banglapedia: National Encyclopedia of Bangladesh. Asiatic Society of Bangladesh.
  8. Hossain, Emran, "Wari-Bateshwar one of earliest kingdoms", 19a de Marto 2008.
  9. Olivelle, Patrick. (2006) Between the Empires: Society in India 300 BCE to 400 CE. Oxford University Press, p. 6–. ISBN 978-0-19-977507-1.
  10. Ring, Trudy. (1994) International Dictionary of Historic Places: Asia and Oceania. Taylor & Francis, p. 186–. ISBN 978-1-884964-04-6.
  11. Hasan, Perween. (2007) Sultans and Mosques: The Early Muslim Architecture of Bangladesh. I. B. Taurus, p. 32. ISBN 978-1-84511-381-0.
  12. "Isa Khan – Banglapedia". en.Banglapedia.org. [1] alirita la 9an de februaro 2018.
  13. Dhaka – national capital, Bangladesh. Alirita 19a de Septembro 2017.
  14. . The Rise of Islam and the Bengal Frontier, 1204–1760. University of California Press (31a de Julio 1996). Alirita 19a de Septembro 2017.
  15. Samaren Roy. (1999) The Bengalees: Glimpses of History and Culture. Allied Publishers, p. 72. ISBN 978-81-7023-981-9.
  16. . BENGAL – Encyclopaedia Iranica. Alirita 19a de Septembro 2017.
  17. http://en.banglapedia.org/index.php?title=Persian
  18. Railway – Banglapedia. Alirita 19a de Septembro 2017.
  19. Pranab Chatterjee. (2010) A Story of Ambivalent Modernization in Bangladesh and West Bengal: The Rise and Fall of Bengali Elitism in South Asia. Peter Lang, p. 218. ISBN 978-1-4331-0820-4.
  20. Kennedy, Bernard (Decembro 2005). "Ambassador Rezaqul Haider: Mediating for commerce". Diplomat. Ankara, Turkey. "After the First World War when the great leader Mustafa Kemal Atatürk started his war of independence, the people of Bengal were very spontaneous in giving all sorts of support. To the extent that there is evidence that the womenfolk donated their own bangles and gold ornaments, and the funds were used for the establishment of a bank, the construction of the parliament building and the purchase of armaments and ammunitions to help the war of liberation. As you know our national poet, Nazrul Islam, was the first foreigner to write an epic poem about Mustafa Kemal." [2] Arkivigite je 2017-10-10 per la retarkivo Wayback Machine Alirita la 9an de februaro 2018.
  21. Soumyendra Nath Mukherjee. (1987) Sir William Jones: A Study in Eighteenth-century British Attitudes to India. Cambridge University Press, p. 230. ISBN 978-0-86131-581-9.[rompita ligilo]
  22. Farahnaz Ispahani. (2017) Purifying the Land of the Pure: A History of Pakistan's Religious Minorities. Oxford University Press, p. 8. ISBN 978-0-19-062165-0.
  23. Yasmin Saikia. (10a de Aŭgusto 2011) Women, War, and the Making of Bangladesh: Remembering 1971. Duke University Press, p. 34. ISBN 0-8223-5038-6.
  24. . Opinion – Why Do Bangladeshis Seem Indifferent to Partition? (16a de Aŭgusto 2017). Alirita 19a de Septembro 2017.
  25. Abdul Hannan. "How Partition helped Muslims", 28a de Aŭgusto 2017.
  26. Baxter, p. 72
  27. (1992) Political Parties of Asia and the Pacific: A Reference Guide. Longman. ISBN 978-0-582-09811-4. "ts present name in December 1953"
  28. Vale, Lawrence. Architecture, Power and National Identity. Routledge, p. 291. ISBN 978-1-134-72921-0.
  29. Terminski, Bogumil. (2014) Development-Induced Displacement and Resettlement. Columbia University Press, p. 28. ISBN 978-3-8382-6723-4.
  30. Salahuddin Ahmed. (2004) Bangladesh: Past and Present. APH Publishing, p. 157. ISBN 978-81-7648-469-5.
  31. Zafar Sobhan. "Tragedy of errors", 17a de Aŭgusto 2007.
  32. Muscat, Robert J.. (2015) Investing in Peace: How Development Aid Can Prevent or Promote Conflict. Routledge. ISBN 978-1-317-46729-8.
  33. Bangladesh – The "Revolution" of Ayub Khan, 1958–66.
  34. Statehood and the Law of Self-Determination.
  35. Suppression of the Muslims.
  36. Yugoslavia Unraveled.
  37. Syed Badrul Ahsan. "The sky, the mind, the ban culture", 2-a de junio 2010. Arkivigite je 2015-12-22 per la retarkivo Wayback Machine
  38. Bangladesh cyclone of 1991. Britannica Online Encyclopedia.
  39. Bangladesh – Emerging Discontent, 1966–70.
  40. Bengal Politics in Britain.
  41. Baxter, pp. 78–79
  42. India's Foreign Relations, 1947–2007.
  43. The Pearson General Knowledge Manual 2012.
  44. Bass, Gary Jonathan. (2014) The Blood Telegram: Nixon, Kissinger, and a Forgotten Genocide. Alfred A. Knopf, p. 50. ISBN 978-0-307-70020-9. “That night [25 March] ... The Pakistani military had launched a devastating assault on the Bengalis.”.
  45. Politics in South Asia.
  46. Blood and Soil.
  47. Subalterns and Raj.
  48. In the Line of Fire.
  49. Four Miles to Freedom.
  50. Plight and Fate of Women During and Following Genocide. Alirita 21a de Decembro 2015.
  51. Bangladesh sets up war crimes court.
  52. 52,0 52,1 52,2 The International Law of Occupation.
  53. In Bangladesh, Ted Kennedy revered.
  54. Bangladesh to honour Bob Dylan and George Harrison. Telegraph.co.uk (19-a de oktobro 2012).
  55. Joan Baez: Singing heroine of 1971 left out of Shommyanona list. The Opinion Pages. Arkivita el la originalo je 2015-12-22. Alirita 2018-02-09.
  56. Beatles Encyclopedia, The: Everything Fab Four.
  57. (1972) “Pakistan in 1971: The Disintegration of a Nation”, Asian Survey 12 (2), p. 97–108. doi:10.1525/as.1972.12.2.01p0190a. 
  58. Rummel, Rudolph J. (1997) "Statistics of Democide: Genocide and Mass Murder Since 1900". Transaction Publishers, Rutgers University. (ISBN 3-8258-4010-7), Chapter 8, Table 8.2 Pakistan Genocide in Bangladesh Estimates, Sources, and Calculations.
  59. 1971. Alirita 21s de Decembro 2015.
  60. Sheikh Mujib's Return to Bangladesh – 10a de Januaro, 1972. NBC. 23a de Decembro 2013. [3] Alirita la 10an de februaro 2018 – via Centre for Bangladesh Genocide Research.
  61. Lyon, Peter. (2008) Conflict Between India and Pakistan: An Encyclopedia. ABC-CLIO, p. 192. ISBN 978-1-57607-712-2.
  62. Syed Muazzem Ali. "Bangladesh and the OIC", 15th Anniversary Special, The Daily Star, 19a de Februaro 2006. Kontrolita 21a de Decembro 2015.
  63. Robert J. Nicholls: Synthesis of vulnerability analysis studies Arkivigite je 2007-09-26 per la retarkivo Wayback Machine (PDF, 1,1 MB). In: Ministry of Transport, Public Works and Water Management, the Netherlands (Hrsg.): Proceedings of WORLD COAST 1993. 1995, p. 181-216
  64. Robert J. Nicholls kaj Richard Tol: Impacts and responses to sea-level rise: a global analysis of the SRES scenarios over the twenty-first century. En: Phil. Trans. R. Soc. A, volumo 364, numero 1841, aprilo 2006, p. 1073-1095. COI:10.1098/rsta.2006.1754
  65. Noton pri la esperantlingva traduko de la termino vidu en la diskutpaĝo.
  66. Auswärtiges Amt.de: Bangladesch
  67. Felipe Sánchez, La yihad del machete atenaza Bangladés, El País, Madrido, 27a de Aprilo 2016, [4] Alirita la 27an de Aprilo 2016.
  68. "Kuriero" de Unesko, n-ro 1 de januaro-marto 2019, ISSN 2521-7356 60 paĝoj.
  69. En la lando de furiozaj riveroj, fotoj de Protick Sarker kaj teksto de Katerina Markelova, "Kuriero" de Unesko, n-ro 1 de januaro-marto 2019, paĝoj 30-37.
  70. Rezwan (2021-12-02) Rooppur: Eta Rusio en Bangladeŝo (esperante). Tutmondaj Voĉoj. Arkivita el la originalo je 2023-08-27. Alirita 2023-10-31.
  71. Monda filmprodukta raporto (partoj) Arkivigite je 2007-09-27 per la retarkivo Wayback Machine, Screen Digest, junio 2006, p. 205–207 (vidita la 15-an de junio 2007)

Cititaj fontoj redakti

  • Ahmed, Salahuddin (2004). Bangladesh: Past and Present. APH Publishing. ISBN 9788176484695.
  • Baxter, C (1997). Bangladesh, from a Nation to a State. Westview Press. ISBN 0-8133-3632-5. OCLC 47885632.
  • Lewis, David (2011). Bangladesh: Politics, Economy and Civil Society. Cambridge University Press. ISBN 978-1-139-50257-3.

Eksteraj ligiloj redakti