Bank Alpinum
Bank Alpinum estas sendependa privata banko kun sidejo en Vaduzo en la Princlando Liĥtenŝtejno. Ĝi estis fondita en 2000 kaj funkcias je la formo de akcia kompanio.
Bank Alpinum | ||
---|---|---|
kredita institucio | ||
Komenco | 2000 | |
Lando(j) | Liĥtenŝtejno vd | |
Sidejo | Vaduzo, Liĥtenŝtejno | |
Retejo | Oficiala retejo | |
La kerna komerco de la banko estas oferti privatajn bankajn servojn. La banko laboras kun bankaj partneroj en- kaj eksterlande. Interalie estas ofertataj servoj kiel investaj konsilo, administrado de kontoj kaj valorpaperaj kontoj, impostaj konsiloj, planado de heredaĵoj kaj simile.
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti