Borda kormorano

(Alidirektita el Banka kormorano)

La Borda kormorano (Phalacrocorax neglectus), konata ankaŭ kiel Kormorano de Wahlberg estas mezgranda kormorano kiu estas endemia de Namibio kaj de la okcidenta marbordo de Sudafriko, kiu loĝas en kaj ĉirkaŭ marbordaj akvoj; ĝi estas rare registrita je pli ol 15 km el marbordo.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Borda kormorano
Banka kormorano
Banka kormorano

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pelikanoformaj Pelecaniformes
Familio: Falakrokorakedoj Phalacrocoracidae
Genro: Phalacrocorax
Specio: Ph. neglectus
Phalacrocorax neglectus
(Wahlberg, 1855)
Konserva statuso

Konserva statuso: En danĝero
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Aspekto redakti

La Borda kormorano estas fortika birdo, ĉirkaŭ 75 cm longa. Ĝi estas ĝenerale nigra laŭ aspekto kun bronzkolora nuanco, kvankam la flugiloj estas malhelbrunaj pli ol vere nigraj. Plenkreskuloj havas malgrandajn krestojn en siaj kapoj, kaj normale havas blankan pugon.

Ekologio redakti

Ĉefa manĝo de tiuj birdoj estas la palinuro Jasus lalandii, kaj ties manĝodistribuado ege koincidas kun la algejoj de Laminarialoj kie loĝas tiuj omaroj, kvankam la birdoj manĝas ankaŭ varion de aliaj krustulojn kaj fiŝpredoj, ĉefe la Pacifika gobio Sufflogobius bibarbatus.

Tiuj birdoj povas reproduktiĝis je ĉiu ajn epoko de la jaro; la ino demetas du al tri kalkecblankajn ovojn en nesto konstruita el algoj kaj guano.

Konservado redakti

Nombroj de tiuj birdoj ege malpliiĝis dum la lastaj jardekoj, parte pro komerca fiŝkaptado de la Pacifika gobio, parte pro pliigo de homa ĝenado, kaj parte ĉar la nombroj de Dominika mevo ege pliiĝantis pro homa nutrado, kaj la mevoj estas aktivaj predantoj de la kormoranaj ovoj kaj idoj. La tutmonda populacio estas probable nuntempe nur ĉirkaŭ 4 000 birdoj. Plej gravaj populaciejoj estas en la insulo Mercury kaj Iĉaboe en Namibio.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti