Bankedo estas festa kaj ofte solena manĝado, en kiu homoj manĝas specialajn, foje troajn, manĝaĝojn. Bankedo estas tre ofta en ĉiuj kulturoj kaj en ĉiuj tempoj. Krom festaj bankedoj ankaŭ estas oftaj funebraj bankedoj.

Bankedo

Ĝenerale, en bankedo estas multaj diversaj pladoj, hierarkie, ofte enir- kaj ĉefpladojn kaj deserton, metatajn unu post la aliaj antaŭ la manĝantoj, sekve, bankedoj daŭras longe.

Estas ceremoniaj bankedoj, laŭ peza etiketo, sed ankaŭ festaj popularaj bankedoj, kies reguloj, kvankam ankaŭ ekzistas, estas malpli pezaj al partoprenantoj. Foje, bankedoj ŝanĝas ĉiutagajn sociajn regulojn de la vivo. Ekzemple, en ceremoniaj eŭropaj bankedoj ĉetable oni servas unue virinojn, kaj unue tiun, kiun oni pleje deziras omaĝi (ofte la plej aĝa), poste servi virojn, laŭ la sama vicordo; ĉetable viroj atentu pri la plenigo de la najbarinaj glasoj: virinoj ne plenigu mem siajn glasojn. Tiuj reguloj establigis kiam, en Eŭropa ĉiutaga vivo, viroj manĝis antaŭ virinoj, kaj virinoj devis servi virojn, kiel ankoraŭ okazas en multaj neeŭropaj landoj, kiel Brazilo.

Esperantujo redakti

Bankedo estas ankaŭ tradicia programero kadre de la Universalaj Kongresoj de Esperanto kaj eĉ de la Virtuala Kongreso de Esperanto, okazonta la unuan fojon en 2020.