La Ifranedoj, IfranojBanu Ifran aŭ eĉ At Jefren (en araba : الإفرنيون، يفرن، بن إفران أو إفوراغس) estas dinastio de Berberoj de la branĉo de Madghis (Medracen) kaj de Botr. Ili apartenas al la granda branĉo des Zenataoj[1]. Ili formis la unuan islaman berberan dinastion kiu regos en la Magrebo. Laŭ kelkaj fakuloj, la vorto Afriko devenas el la pranomo de la tribo de la Ifranoj.

Banu Ifran
Dinastio
Zenataojtribo
Fino 1066 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

En la Magrebo la Ifranedoj faros insurekciojn kontraŭ la fremdaj okupantoj nome (romianoj, Vandaloj, Bizancanoj, ktp.). Ili engaĝiĝas ĉe la Kahina, en la 7-a jarcento kontraŭ la Omejoj. En la 8-a jarcento ili movadiĝis ĉe la dogmo de sufritoj kontraŭ la oficiala povo (omejoj kaj abasidoj). Poste, ili formas dinastion en la 10-a jarcento kontraŭ la Fatimidoj, la Ziridoj, la Omejoj, ktp. La Banu Ifran estos venkitaj de la Almoravidoj kaj la alianco de la Hilalianoj kun la Hamadedoj[2] ĝis la fino de la 11-a jarcento.

La dinastio de la Ifrenedoj estis agnoskata kiel la ununura dinastio kiu defendis la Afrikanojn en la Magrebo [3].

Referencoj redakti

  1. Ibn Ĥaldun , Histoire des Berbères, studo fare pri berberaj triboj laŭ M. Albarnossé el la livro de Ibn Ĥaldun, Tribus berbères laŭ M. Albarnossé el la livro de Ibn Ĥaldun Arkivigite je 2009-05-03 per la retarkivo Wayback Machine
  2. Ibn Ĥaldun, Histoire des Berbères Reta versio de la livro
  3. Compleḿent de l'Encycloped́ie moderne, Noel Desverges, Léon Renier, Edouard Carteron, Firmin Didot (Firm), p. 720-722 Reta versio