Baraĵo Tri Gorĝoj

baraĵo en Ĉinio

La Baraĵo Tri Gorĝoj (ĉine Sānxiá Dà Bà) estas akvoenergia baraĵo en Ĉinio, sur la Jangzi-rivero. Ĝi plene ekfunkcias ekde la 4-a de julio 2012, kiam la lasta turbino komencis liveri energion.

Baraĵo Tri Gorĝoj
gravita akvobaraĵoŜipliftohidroelektra centralo [+]

LandoĈinio
ProvincoHubejo

Alfluantoj
- alfluantoJangzi-rivero
Defluantoj
- defluantoJangzi-rivero

Supermara alteco185 m [+]
Koordinatoj30° 49′ 26″ N, 111° 0′ 13″ O (mapo)30.82386111.00367Koordinatoj: 30° 49′ 26″ N, 111° 0′ 13″ O (mapo)

Konstrutempo1995 ĝis 2008/2012

Baraĵo Tri Gorĝoj (Hubejo)
Baraĵo Tri Gorĝoj (Hubejo)
DEC
Baraĵo Tri Gorĝoj
Baraĵo Tri Gorĝoj

Baraĵo Tri Gorĝoj (Ĉinio)
Baraĵo Tri Gorĝoj (Ĉinio)
DEC
Baraĵo Tri Gorĝoj
Baraĵo Tri Gorĝoj
Map
Baraĵo Tri Gorĝoj
Vikimedia Komunejo:  Three Gorges Dam [+]
vdr

Tiu estas la plej granda akvenergia baraĵo el la mondo laŭ areo (2 335 metroj longa) kaj devus fariĝi la unua laŭ produktado de elektro (kun 22 500 megavatoj), la nuna unua estas la akvobarejo de Itajpuo en Brazilo (kun 14 000 MW).

La Baraĵo Tri Gorĝoj en 2004; kluzoj por rivera trafiko.

Akvoenergio estas riĉa en Jangzi-rivero, kaj la akvoutiliga artiko de la Tri Gorĝoj estas ŝlosila inĝenieraĵo de sinteza jungado kaj ekspluato de Jangzi-rivero. La sidejo de la Inĝenieriaĵo ĉe la Tri Gorĝoj estis elektata en Sandouping, interna loko de Jiĉang, urbo de la ĉina mezgranda provinco Hubejo, ĉe la meza baseno de Jangzi-rivero.

Post la finkonstruado de la akvobaraĵo ĝi ludas funkciojn de preventado de inundo, elektra produktado, navigacio, bredado, turismo, protektado de ekologia medio, purigo de medio, ekspluata elmigrado (???), kondukado de akvo el sudo al nordo de Ĉinio kaj akvoprovizado.

La akvobaraĵo ĉe la Tri Gorĝoj de Yangzi-rivero realigas celojn de akvoakumulado, malfermo de navigado kaj elektra produktado.

Ecoj redakti

La Baraĵo Tri Gorĝoj situas ĉe Ŝandongo (latitudo 39° 49' norde, longitudo 111° 00' oriente), apud Jiĉang, en la provinco Hubejo de Ĉinio, apud la montara regiono de Alta Jangzio kaj apud la ebenaĵo de Meza Jangzio, post kiam la rivero pasas la lokon Tri Gorĝoj kaj antaŭ ol ĝi enfluas la ekzistantan baraĵon Ghezouba. Tiuloke ĉiusekunde pasas 14 300 m³ da rivera akvo. La konstruadon de baraĵo decidis la Popola Asembleo en 1992. La plej granda nombro de sindetenoj kaj opozicioj ĉeestis. La konstruado ekis dum 1994. Dum 2000, la Jangzi-rivero estis devojigita, kiam la baraĵo altiĝis je 80 metroj.

 
Maketo de la Baraĵo Tri Gorĝoj.
  • Baraĵo: longa je 2309 metroj kaj alta je 185 metroj; ĝia konstruado bezonis 27 milionojn da betono[1]
  • Rezervujo: areo de 1084 km², la rezervujo estas streta kaj etendiĝas almonte ĝis Chongqing. Navigadon (dum ses ĝis naŭ monatoj de la jaro) permesas du apartaj instalaĵoj:
    • Kvin ambaŭdirektaj kluzoj formas kvazaŭ ŝtuparon 1.500 metrojn longan: kvar kluzoj de 280 metroj kaj unu de 350 metroj; ilia larĝo estas 34 metroj. Ili transas alton de ĉ. 110 metroj kaj permesas la pasadon de ŝipoj kun ĝis 10.000 tunoj. La kluzaj pordoj altas 25 metrojn.
    • Ŝiplifto povas transporti ŝipojn ĝis 3 000 tunoj. Ĝia kesto mezuras 120 m × 18 m × 3,5 m, do transportas 7.560 tunojn da akvo.
  • Elektroproduktado: 26 elektro-generatoroj[2] (liveritajn de la franca industrio Alstom) de la centralo havos potencon de 18 Megavatoj (MW), tio estas 10 % de la kapacito instalita en Ĉinio (aŭ sesfoje la kapacito de la elektrocentraloj sur la franca rivero Rodano).
  • Produktado: la centralo produktos ĉirkaŭ (en 2009) 84,7 TWh da elektro dum unu jaro[3] (tio estas pli ol aro de akvelektraj centraloj La Grande en Kebeko, Kanado).
  • La centralo ekis produkti komerce en aŭgusto 2003, per 4 elektro-generatoroj havantaj povon de 5500 MW.
  • Prezo: oficiale la konstruado kostis nur 25 miliardojn da dolaroj[1] sed pli certe ĉirkaŭ 50 miliardojn.
  • Laŭ la ĉiutaga ĵurnalo Xinjing, kiu citas konstruejan respondeculon, « unu cento da personoj mortis en konstruejo dum dek jaroj ».[4])

La elektra transportado uzos interalie la metodon de ligado per kontinua kurento (HVDC), faciliganta transdonon en longa distanco.

Historio redakti

 
Poemo de Mao Zedong "Naĝante" (1956), gravurita en la memormonumento pro la inundo de la rivero Jangzio en 1954 en Vuhano, Mao Zedong imagas la "ŝtonajn murojn" stare supren de la rivero.[5]

La ideo de granda baraĵo super la rivero Jangzio estis planita origine de Sun Jat-sen en sia libro "Internacia disvolvigo de Ĉinio", de 1919.[6][7] Sun Jat-sen postulis, ke oni povus fari digon kapablan generi 30 milionojn da ĉevalpovumoj (22 GW) sur la fluejo de la Tri Gorĝoj.[7] La ĉina naciisma registaro, estrita de Ĉiang Kai-ŝek iniciatis preparajn studojn por realigi la projekton de la Baraĵo en Tri Gorĝoj en 1932. En 1939, dum la Dua japana-ĉina milito, la japanaj militfortoj okupaciis Jiĉang, esploris la zonon kaj dezajnis planon Otani antaŭvidante japanan venkon super Ĉinio. En 1944 ankaŭ John L. Savage, ĉefinĝeniero de dezajno de la Reklamservo de Usono, same esploris la zonon kaj prilaboris la "Projekton de la Rivero Jangzio" por konstrui akvobaraĵon.[8] Rezulto de tiu lasta informo 54 ĉinaj inĝenieroj veturis por instruado en Usono. Laŭ la dekomencaj planoj la movadon de ŝipoj oni farus per sistemo de gruoj kiu transportu la ŝipojn inter kluzoj situataj en la supra kaj malsupra partoj de la baraĵo. Pri pli malgrandaj boatoj, grupos de tiuj ŝipetoj estus kune plialtigitaj por pliigi la efikecon. Oni ne certas ĉu la celo de tiu solvo estis garantii la ŝparon de akvo ĉu la inĝenieroj pensis, ke la alteco inter la supra kaj malsupra partoj de la baraĵo estas troa por adopti alternativajn metodojn.[9]​ Oni realigis kelkajn ekonomikajn studojn, esplortaskojn kaj kelkajn dezajnlaborojn, sed la registaro, en la kunteksto de la Ĉina Enlanda Milito, haltigis la projekton en 1947.

Post la ĉina revolucio de 1949, Mao Zedong apogis la projekton, sed li dekomence iniciatis tiun de la Baraĵo de Geĵuba, ankaŭ en Jiĉang. Tio, kun la socipolitikaj movadoj konataj kiel la Granda Salto Antaŭen kaj la Kultura Revolucio, kiuj rezultis en ekonomiaj kaj financaj problemoj, haltigis provizore la projekton. Post la inundoj de 1954 de la rivero Jangzio, en 1956, Mao Zedong verkis la poemon "Naĝante", en kiu li montras sian fascinon por konstrui akvobaraĵon super la rivero Jangzio. En 1958, post la Kampanjo de la Cent Floroj, kelkaj de la inĝenieroj miuj montris sin kontraŭ la projekto estis enprizonigitaj.[10]

Dum la 1980-aj jaroj, la planon pri akvobaraĵo denove oni surtabligis. La Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio aprobis la konstruadon en 1992 pere de voĉdonado. De 2 633 delegitoj 1 767 voĉdonis favore, 177 voĉdonis kontraŭe, 664 sindetenis kaj 25 delegitoj ne voĉdonis.[11]​ La konstruadon de la baraĵo oni startigis la 14an de decembro 1994.[12] Oni esperis, ke la akvobaraĵo estu kompletigite funkcianta por la jaro 2009, kio ne eblis pro la prokrastoj ĉe kelkaj partaj projektoj. Unu el tiuj vorkoj estis la subtera hidroelektra centralo kun ses aldonaj generatoroj, kiu malfruigis la kompletan ekfunkciadon de la akvobaraĵo ĝis majo 2012.[13][10]

Finfine, la 6an de novembro 2002 oni sukcesis fermi la riveran fluadon kaj en 2003 ekfunkciis la unua grupo de generatoroj. Ekde 2004 oni ekinstalis kvar grupojn de generatoroj ĉiujare, ĝis kompletigi la totalon de la vorko. La 21an de majo 2006 oni finkonstruis la muregon de la baraĵo.[14][15] Ĉirkaŭ 1,24 milionoj da personoj estis translokigitaj fare de la registaro, ĉefe en novaj kaj modernaj kvartaloj de la urbo Ĉongĉingo. La 6a de junio 2006 oni malkonstruis la lastan retenmuron de la akvorezervejo, per eksplodaĵoj sufiĉaj por malkonstrui 400 konstruaĵojn 10-etaĝajn. La murego falis post nur 12 sekundoj.[16][17] La ŝipolifton oni kompletigis en 2015.[18][19] ​Fine de 2008 la baraĵo plialtigis la akvonivelon en la rezervejo ĝis 172,5 m super marnivelo, kaj maksimume ĝis 175 m en oktobro 2010.[20] La baraĵo propre dirita finkonstruiĝis oficiale la 20an de majo 2006, naŭ monatojn antaŭ la antaŭvidita plano. Ĝis tiam laboris ĉirkaŭ 27 000 personoj en la projekto, kiuj movis pli ol 100 milionojn de m³ de tero.[21]

La konstruado de la baraĵo super la Jangzio rezultis en kelkaj mortoj. La oficiala kalkulo de laboristoj mortintaj dum la konstruado ĉirkaŭis centojn, sed en la najbara urbo de Jiĉang la cifero konsiderata populare valida estas de ĉirkaŭ 1 500 laboristoj mortintaj. La profesoro de la universitato de Harvard Deirdre Chetham, fakulo pri aziaj studoj, avertis en sia libro Before the deluge, ke la malbonegaj laborkondiĉoj eble damaĝis la kvaliton kaj la estontan sekurecon de la akvobaraĵo. Laŭ Chetham la antaŭaĵoj estas alarmaj, ĉar de 80 000 akvobaraĵoj konstruitaj en la unuaj 40 jaroj de la Ĉina Popola Respubliko, kolapsis averaĝe pli ol cent ĉiujare.[22]

Geografio redakti

Rivero Jangzio redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Jangzio.

La rivero Jangzio formiĝas per la kuniĝo de diversaj kaj gravaj riverbasenoj, el kiuj la ĉefa estas science tiu de la rivero Jangzio. La okcidenta baseno estas tiu de la rivero Jinŝa, kiu samtempe fluas supren en la rivero Tongtian kaj poste kiel rivero Tuotu. El la urbo Jibino kuniĝis la riveroj Jinŝa kaj la rivero Min — la norda baseno de Jangzio — la rivero elprenas definitive la nomon Jangzio. La propra Jangzio mem dividiĝis tradicie en tri sektoroj: la supra fluejo, kiu estas konsiderata la parto el Jibino ĝis la urbo Jiĉang; la meza fluejo, kiu korespondas kun la sektoro inter Jiĉang kaj la kantono Hukou, kie la rivero trafas kun la lago Pojang; kaj la malsupra fluejo, nome la sektoro el Hukou ĝis Ŝanghajo, ĉe la enfluejo en la maro.

 
Mapo de la areo de la Baraĵo Tri Gorĝoj kaj la plej gravaj urboj laŭlonge de la rivero Jangzio.

Tri Gorĝoj redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Tri Gorĝoj.

La Tri Gorĝoj (en simpligita ĉina: 三峡; en tradicia ĉina: 三峽; en pinjino: Sānxiá) estas tri apudaj kaj sinsekvaj gorĝoj laŭlonge de la mezaj fluejoj de la rivero Jangzio, en la interno de Ĉinio. Kun subtropika musona klimato, ili estas konataj pro sia spektakla pejzaĝaro. La Tri Gorĝoj — nome Kutang, Vu, kaj finfine Ksiling — etendiĝas 311 km, starte ĉe Baidi, urbo de Ĉongĉingo, okcidente kaj fine ĉe la Nanjinga Pasejo, ĉe Jiĉang, Hubeja Provinco, oriente, inter kiuj estas la montoj Fengjie kaj Vu de Ĉongĉingo, kaj ankaŭ Badong, Zigui, kaj Jiĉang de la Hubeja Provinco.

Kompono kaj mezuroj redakti

Farita el betono kaj ŝtalo, la baraĵo havas 2335 m de longo kaj la pinto de la baraĵo estas je 185 metroj super marnivelo. La konstruado uzis 27,2 milionojn da kubaj metroj el betono (ĉefe por la baraĵmuro), 463 000 tunojn da ŝtalo (sufiĉe por konstrui 63 Eiffel-Turojn) kaj oni movis ĉirkaŭ 102,6 milionojn da kubaj metroj el tero.[23]​ La muro de la baraĵo el betono estas de 181 m super la bazo de la roko.

Kiam la akvonivelo estas en sia maksimumo de 175 m super la marnivelo, kiu estas 110 m pli alta ol la nivelo de la rivero malsupre, la akvorezervejo estas ĉirkaŭ la averaĝo de 660 kilometroj de longo kaj 1,12 kilometroj de larĝo. Ĝi enhavas 39,3 km³ de akvo kaj havas totalan areon de 1 045 kvadrataj kilometroj. Je la finklompletigo, la rezaervejo inundas totalan areon de 632 kvadrataj kilometroj el tero, kompare kun la 1 350 kvadrataj kilometroj de la akvorezervejo kreita de la baraĵo de Itajpuo.[24]

Ekonomia efiko redakti

 
Turbino Francis de la Baraĵo Tri Gorĝoj.

La ĉina registaro ĉirkaŭkalkulis, ke la projekto de la Baraĵo Tri Gorĝoj kostus 180 000 milionojn da juanoj (22,5 mil milionojn de usonaj dolaraj).[25] Fine de 2008, oni atingis elspezojn de 148 365 miliardojn de juanoj, inter kiuj 64 613 miliardojn de juanoj oni elspezis en la konstruadon, 68 557 miliardojn de juanoj kun la relokigo de la elhejmigitaj loĝantoj, kaj 15 195 miliardojn de juanoj en la financado.[26] Oni ĉirkaŭkalkulas, ke la koston de konstruado oni rekuperos kiam la baraĵo generos 1000 teravat-horoj (3600 PJ) de elektro, produktante 250 000 milionojn de juanoj. Oni esperis totalan rekuperon de la kostoj por dek jarojn post la baraĵo ekfunkciu.[25]

La financfontoj estas la Fonduso de Konstruado de la Baraĵo Tri Gorĝoj, la profitoj de la Baraĵo Geĵuba, la prunto de la Ĉina Disvolvobanko, la pruntoj de la komercaj bankoj enlandaj kaj eksterlandaj, korporaciaj obligacioj, kaj la enspezoj antaŭ kaj post la ekfunciado de la baraĵo. La suplementojn oni pritaksadis jene: ĉiu provinco kiu ricevas energion el la Baraĵo Tri Gorĝoj devas pagi 7,00 juanojn por ĉiu kroma MWh. Aliaj provincoj devis pagi aldonan pagon de 4,00 juanojn por MWh. La Tibeto ne pagas suplementon.[27]

Partneraj firmaoj redakti

Per lernado, la firmao Hydro-Québec helpis la ĉinajn inĝenierojn por la fakoj de administrado, financo kaj hidraŭliko de la baraĵoj.[28]

Por la turbinoj, Alstom Power konstruis 12 el la 26, kunlaborante kun la ĉina firmao Harbin Power Equipment. Kaj la kebeka firmao GE-Hydro estras la koncepton de 6 el la 26 turbinoj de la baraĵo. Du el tiuj turbinoj estis konstruitaj en Kebekio.

EDF ĉefe partoprenis, kiel konsilanto, pri la pritakso de kelkaj provizantoj.

Por financo, BNP Paribas pruntis ĉirkaŭe 100 milionojn da dolaroj, kun garantio de COFACE, franca agentejo por pruntado-asekurado pri eksportado por la konto de la ŝtato.

Transloĝigo redakti

En septembro de 2004 oficiale finiĝis transloĝado de la loĝantaro en la regiono ĉe la Tri Gorĝoj de Jangzi-rivero. Necesis transloĝigi 166 mil homojn; tio daŭris 5 jarojn.

En la regiono troviĝas la granda akvoadministra vorko. Por konstrui akvokonservejon, akvobaraĵon, hidroelektrejon k.a., oni devis transloĝigi la lokanojn, kies hejmlokoj troviĝos sub la akvonivelo de la regiono post konstruo de la vorko.

En majo de 1999 la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio decidis komenci la transloĝigon de la koncernataj lokanoj. Ĝis septembro de 2004 la loka registaro aranĝis transloĝadon de 141 mil homoj al aliaj lokoj, dum aliaj 25 mil homoj mem transloĝiĝis dise en pli ol 20 provincojn kaj urbojn. La transloĝintoj havas novajn hejmojn en 2000 lokoj de 11 provincoj kaj municipoj inkluzive de Ŝanhajo kaj Jiangsu-provinco.

Tiuj transloĝintoj akiris necesan parcelon, meznombre ĉiu po 0,07 hektaro. Kaj tiuj en Hubei-provinco akiris po 0,1 hektaron. Iliaj vivkondiĉoj estas pli bonaj ol tiuj antaŭ la transloĝigo; ĉiu ĝuas 20–25 kvadratajn metrojn por loĝado, same kiel la indiĝenoj.

Finpretigo redakti

La 20-an de majo 2006 laboristoj finpretigis, post 3.080 tagoj, la baraĵon. La konstruaĵon oni tiel finpretigis 10 monatojn pli rapide ol antaŭtaksita. La digo (loga 2,3 km, alta 185 m) de ĉinaj Tri Gorĝoj plene funkcias por akvobarado ekde la 6-an de junio. La la energioproduktado (ekfunkcio de turbinoj kaj generatoroj) komenciĝis en 2008.

La medioprotektistoj timas, ke la poluaĵoj kolektiĝas super la baraĵo.

Efikoj redakti

Pozitivaj efikoj redakti

 
Elektraj trietaĝaj turoj de la Baraĵo Tri Gorĝoj.

La elektra energio produktata per la baraĵo anstataŭas tiun de karbaj centraloj, kiuj en Ĉinio produktas la pliparton de elektro. Tiel ĝi ŝparas ĉiujare proksimume 50 milionojn da tunoj da karbona dioksido kaj multe da polvo.

La eblo reteni grandan kvanton da akvo per la baraĵo grave reduktas la danĝeron de inundoj. Inundoj de Jangzi-rivero en la 20-a jarcento mortigis ĉ. 3 milionojn da homoj. Bedaŭrinde la malhelpo de inundoj necesigas havi rezervan spacon en la baraĵlago, do ne plene elĉerpi la maksimuman akvonivelon; tio malpliigas la elektroproduktan kapaciton.

La baraĵo reduktas la nivelŝanĝojn de la rivera akvo kaj tiel plibonigas la kondiĉojn por ŝipveturado.

Parto de la baraĵlaga akvo estas pumpata norden al regionoj, kie mankas akvo.

Negativaj efikoj redakti

La baraĵlago subakvigis pli ol 1.300 arĥeologiajn trovejojn kaj 116 urbojn kaj vilaĝojn. Pli ol 1,4 milionoj da homoj devis ŝanĝi sian loĝejon. La ĉinaj aŭtoritatoj antaŭvidas, ke ĝis 2023 pliaj kvar milionoj da homoj devos transloĝiĝi.

La subakvigita vegetaĵo malkomponiĝis produktante metanon, kiu estas forcej-efika gaso.

La plialtigo de la grundakva nivelo pligrandigis la riskon de terŝutiĝoj.

La baraĵo retenas ne nur akvon, sed ankaŭ sablon kaj sedimenton, kiu do kolektiĝas kaj reduktas la kapaciton de la lago; krome ĝi mankas en la suba parto de la rivero.

Pro detruo aŭ malpurigo de sia natura vivmedio malaperis aŭ malaperos multaj specioj de bestoj kaj plantoj. Ekzemplo estas la blanknaĝila delfeno, kiu estis deklarita kiel estingita en 2006.

En la okazo de milito la baraĵo povus esti celo de atako, ĉar ĝia detruo kaŭzas katastrofajn detruojn.

Neglektebla efiko redakti

La usonaj sciencistoj Benjamin Fong Chao kaj Richard Gross (de NASA) kalkulis, ke la akvoamaso, kies nivelo altiĝis pro la baraĵo, iom malrapidigas la rotacion de la Tero; ĉiu tago plilongiĝas je ĉ. 60 nanosekundoj[29]. La polusoj dislokiĝis je ĉ. 2 centimetroj.

Inundoj, agrikulturo kaj industrio redakti

 
Inundomarkoj de la baraĵo.

Grava funkcio de la baraĵo estas la kontrolo de la sezonaj inundoj, unu de la problemoj kiuj historie okazigis la rivero Jangzio. Milionoj de personoj loĝas malsupren de la baraĵo laŭ la rivero, en multaj de la grandaj gravaj urboj kiel Vuhano, Nankino, kaj Ŝanghajo situantaj apud la rivero. Laŭlonge de la rivero estas grandaj etendoj de plugebla tero kaj la industria zono plej grava de Ĉinio.[30]

La kapacito de stokado de inundoj de la akvorezervejo estas de 22 kubaj kilometroj. Tiu kapacito reduktas la frekvencon de la grandaj inundoj malsupren laŭ la rivero de unu fojo ĉiun dekan jaron ĝis unu fojo ĉiun centan jaron. Oni antaŭvidas, ke la baraĵo malpliigu la efikon de eĉ granda inundo.[31][32]​ En 1954, la rivero inundis 193 000 km², okazigante la morton de 33 169 personoj kaj devigante la translokigon de 18 884 000 personoj. La inundo kovris Vuhanon, urbon de ok milionoj de personoj, dum pli ol tri monatoj, kaj la fervojo de Jingguang estis nefunkcianta dum pli ol 100 tagoj.[33]​ Se okazus inundo kiel tiu de 1954, kiu movis 50 kubajn kilometrojn da akvo, la baraĵo povus devojigi nur akvon kiu venas super Ĉenglingji, devojigante inter 30 kaj 40 km³.[34] Krome, la baraĵo evidente ne protektas kontraŭ kelkaj de la grandaj alfluantoj malsupren laŭ la rivero, inklude tiujn nomitajn Ksiang, Ziŝui, Juanŝui, Liŝui, Hanŝui, kaj Gan.

En 1998, inundo en tiu areo okazigis damaĝojn per valoro de miloj da milionoj da usonaj dolaroj, ĉar 2 039 km² de la plugeblaj teroj inundiĝis. La inundo damaĝis krome 2,3 milionojn da personoj, okazigante la morton de 1 526 personoj.[35]

La inundoj de komenco de aŭgusto 2009 estis testa pruvo por la baraĵo, ĉar estis la plej granda inundo kiun ĝis tiam oni suferis. La baraĵo limigis la akvokvanton al malpli ol 40 000 kubaj metroj por sekundo, plialtigante la akvonivelon super 145,13 metroj la 1an de aŭgusto 2009, ĝis 152,88 la 8an de aŭgusto 2009. Ĉirkaŭ 4,27 kubaj kilometroj da akvo estis kaptitaj kaj la akvokvanto de la rivero estis malpliigita ĝis 15 000 kubaj metroj por sekundo.[36]

La baraĵo elŝutas sian rezervon dum la seka sezono inter decembro kaj marto ĉiujare.[37] Tio pliigas la rapidecon de la riverakvon malsupren, kaj havigas nesalan akvon por uzado kaj agrikultura kaj industria. Ĝi ankaŭ plibonigas la kondiĉojn de la rivera ŝiptrafiko. La nivelo de la akvorezervejo malaltiĝas de 175 m ĝis 145 m,[38] preparante la pluvsezonon. La akvo ankaŭ nutras la akvorezervejon de Geĵuba malsupren.

Ekde la plenigado de la akvorezervejo en 2003, la Baraĵo Tri Gorĝoj havigas kromajn 11 kubaj kilometroj de nesala akvo al urboj kaj farmoj malsupren dum seka sezono.[39]

Dum la inundoj de la sudo de Ĉinio de 2010, en julio, la akvofluo al la Akvorezervejo Tri Gorĝoj atingis maksimumon de 70 000 m³/s, superan al maksimumo dum la inundoj de la rivero Jangzio de 1998. La akvorezervejo de la baraĵo plialtiĝis preskaŭ 3 m en 24 horoj kaj malpliigis la elirfluon je 40 000 m³/s en la fluado de malsupre laŭ la rivero, kio mildigis la gravajn efikojn de la inundo en la meza kaj malsupra fluejo de la rivero.[40][41][42]

Ekologia konsekvenco redakti

 
Elefanta fiŝo​, formortinta post la konstruado de la Baraĵo Tri Gorĝoj.

En la komenco de 2020 oni konfirmis la jaman supozon de la formorto de la Elefanta fiŝo nome "Psephurus gladius", kiu vivis en la rivero Jangzio, nome la tria plej longa de la mondo kun pli ol 6300 kilometroj kaj hejmo de pli ol 400 diversaj specioj. Ekde 2009, tiu fiŝo ne estis plu vidata, sed la sciencistoj atendis ĉar ne estis certigaj pruvoj de ties formorto. Ĵusa studo publikigita en la revuo Science of the Total Environment montris la malpliigon de la specio ekde 1970 kiel rezulto de troa fiŝkaptado kaj de la habitatofragmentado. Krome, en 1981, oni konstruis la Akvobaraĵon Geĵuba kiu blokis la migradon de la fiŝo necesa por ties reproduktado. Inter 1981 kaj 2003, la specio estis vidata nur 201 fojojn — kaj 95,2% antaŭ 1995— kaj ekde 1996 oni deklaris ĝin endanĝerigita, laŭ la Ruĝa Listo de la Internacia Unio por la Konservado de la Naturo. En 2003, oni konstruis la Baraĵon de la Tri Gorĝoj, kaj tio malbonigis la situacion de la specio kiu jam ne trovis frajejojn. En tiu jaro oni konfirmis la lastan vidon de tiu specio. La esplorado de la ĉinaj sciencistoj konfirmis, ke la specio komplete malaperis kaj probable inter 2005 kaj 2010. Dum lasta detala esplorado tra la tuta regiono, oni identigis 322 fiŝospeciojn, kaj eĉ ne unusolan specimenon de elefanta fiŝo. La baseno de tiu rivero suferis fortan ekonomian disvolvigon ekde la 1950-aj jaroj, kaj eltenas pli ol 40 grandurbojn. Ĝi produktas la 40% de la MEP de Ĉinio kaj enhavas unu trionon de ties loĝantaro. Pli ol 70 akvobestoj estis klasitaj kiel protektendaj. [43]

Bildaro redakti



Notoj redakti

  1. 1,0 1,1 « La construction du barrage des Trois-Gorges officiellement achevée » en Le Monde web, 20/05/2006 Arkivigite je 2012-06-04 per Archive.today
  2. Brice Pedroletti, « Barrage des Trois Gorges: la Chine, schizophrène mais pragmatique » en Le Monde web, 20/05/2006[rompita ligilo]
  3. Brice Pedroletti, « Barrage des Trois Gorges : la Chine, schizophrène mais pragmatique » en Le Monde web, 20/05/2006[rompita ligilo]
  4. Philippe Grangereau, « Trois-Gorges, un barrage monstre » en Libération web, 20/05/2006 Arkivigite je 2006-06-14 per la retarkivo Wayback Machine
  5. "Swimming" de Mao Zedong ĉe Marxists.org Alirita en 2009-08-01
  6. Lin Yang (12a de oktobro 2007). «China's Three Gorges Dam Under Fire». Time. Arkivita el originalo la 31an de marto 2009. Consultado el 12 de junio de 2021.
  7. 7,0 7,1 octubre 23/113410303856s.shtml 中国国民党、亲民党、111新党访问团相继参观三峡工程_新闻中心_新浪网[rompita ligilo] News.sina.com.cn Alirita en 2009-08-01
  8. John Lucian Savage, Biography de Abel Wolman & W. H. Lyles, National Academy of Science, 1978.
  9. "China's Dream Dam." Popular Science, julio 1946
  10. 10,0 10,1 Steven Mufson (9a de novembro 1997). «The Yangtze Dam: Feat or Folly?». Washington Post (en angla). Konsultita la 23an de novembro 2010.
  11. News.rednet.cn (eld.). «1992年4月3日全国人大批准兴建三峡工程». Konsultita la 16an de aŭgusto 2009.
  12. Allin, Samuel Robert Fishleigh (30a de novembro 2004). An Examination of China's Three Gorges Dam Project Based on the Framework Presented in the Report of The World Commission on Dams (en angla). Virginia Polytechnic Institute and State University. Arkivita el la originalo la 4an de julio 2010. Konsultita la 26an de septembro 2020.
  13. Inventor Spot (eld.). «Final Turbine at China's Three Gorges Dam Begins Testing». Arkivita el originalo la 4an de majo 2011. Konsultita la 15an de majo 2011.
  14. Morales Plaza, José I (2012). Marcial Pons, eld. Las claves del éxito de la inversión en energías renovables. p. 126. ISBN 8491231706.
  15. Vilaweb (Europa Press), eld. (2006). «la Xina finalitza la construcció del dic més gran del món a la presa de les Tres Gorges» (en kataluna). Konsultita la 25an de novembro 2014.
  16. «Los ingenieros chinos vuelan el último muro de contención de la Presa de las Tres Gargantas». El Mundo. 8a de junio 2006. Konsultita la 18an de junio 2020.
  17. 20minutos, el. (2006). «Demolida la última barrera de la presa de las Tres Gargantas». Konsultita la 25an de novembro 2014.
  18. «zh:世界最大“升船电梯”三峡大坝试验成功». news.cnhubei.com (en ĉina). Chutian Jinbao. 14a de januaro 2016. Arkivita el originalo la 22an de februaro 2016. Konsultita la 15an de februaro 2016.
  19. «三峡升船机开工建设_荆楚网» (en ĉina). CnHubei. 10a de novembro 2007. Arkivita el originalo la 7an de decembro 2008. Konsultita la 9an de aŭgusto 2008.
  20. News.sohu.com (eld.). «三峡完成172.5米蓄水 中游航道正常维护(图)-搜狐新闻». Konsultita la 16an de aŭgusto 2009.
  21. «Engineering Feat on the Yangtze». Der Spiegel (en angla). 22a de majo 2006. Konsultita la 18an de junio 2020.
  22. Vilaweb, eld. (2002). «Els viatges impossibles: la presa de les Tres Gorges » (en kataluna). Konsultita la 25an de novembro 2014.
  23. «Three Gorges Dam Project — Quick Facts». ibiblio.org. Konsultita la 23an de novembro 2010.
  24. «三峡水库:世界淹没面积最大的水库 (Baraĵo Tri Gorĝoj: plej granda submerĝita area rezervejo)». Xinhua Net. 21a de novembro 2003. Konsultita la 10an de aprilo 2008.
  25. 25,0 25,1 Waterpowermagazine.com, eld. (10a de januaro 2007). Beyond Three Gorges in China «International Water Power and Dam Construction». Konsultita la 1an de aŭgusto 2009.
  26. Chinaneast.xinhuanet.com, eld. (11a de januaro 2009). «国家重大技术装备». Arkivita el originalo la 8an de februaro 2009. Konsultita la 1an de aŭgusto 2009.
  27. «Baraĵo Tri Gorĝoj» (en ĉina). China Three Gorges Project Corporation. 20a de aprilo 2003. Arkivita el originalo la 7an de aprilo 2007. Konsultita la 29an de aprilo 2007.
  28. « Il y a un peu d'Hydro-Québec dans le barrage des Trois Gorges » en Le Soleil, 19/05/2006 Arkivigite je 2007-09-29 per la retarkivo Wayback Machine
  29. Südasien-Beben veränderte Erdrotation, germane
  30. «Three Gorges Dam». Encyclopaedia Britannica (en angla). 28a de majo 2020. Konsultita la 18an de junio 2020.
  31. «三峡工程的防洪作用将提前两年实现-经济-人民网». People's Daily. Arkivita el originalo la 19an de julio 2011. Konsultita la 1an de aŭgusto 2009.
  32. Chn-consulate-sapporo.or.jp, eld. (16a de majo 2006). [news.xinhuanet.com/politics/2006-05/16/content_4556014.htm «三峡工程防洪、通航、发电三大效益提前全面发挥».] Konsultita la 1an de aŭgusto 2009.
  33. «39.1931、1935、1954、1998 年长江流域发生的4次大洪水造成了怎样的洪水灾害??». People's Daily. Arkivita el originalo la 24a de julio 2010. Konsultita la 1an de aŭgusto 2009.
  34. Dai, Qing. Yangtze! Yangtze!. UK: Earthscan Ltd, 1994., 184
  35. «Baraĵo Tri Gorĝoj» (en ĉina). CTGPC. 20a de aprilo 2002. Arkivita el originalo la 7an de aprilo 2007. Konsultita la 3an de junio 2007.
  36. Ctgpc.com.cn (eld.). «中国长江三峡工程开发总公司». Arkivita el originalo la 8an de septembro 2011. Konsultita la 16an de aŭgusto 2009.
  37. Gov.cn (eld.). «经过不懈努力三峡枢纽主体工程建设任务提前完成». Konsultita la 1an de aŭgusto 2009.
  38. Hb.xinhuanet.com (eld.). «三峡水库可如期消落至145米汛限水位». Arkivita el originalo la 28an de februaro 2009. Konsultita la 1an de aŭgusto 2009.
  39. Ctgpc.com.cn, eld. (7a de aŭgusto 2009). «中国长江三峡工程开发总公司». Arkivita el originalo la 28an de julio 2011. Konsultita la 16an de aŭgusto 2009.
  40. Three Gorges Dam will meet the first large-scale flood since being completed Arkivita la 23an de julio 2010 en Wayback Machine. Konsultita la 20an de julio, 2010.
  41. SINA Corporation (eld.). «三峡迎来7万立方米/秒特大洪峰 规模超1998年».
  42. 3/24, eld. (2010). «La presa xinesa de les Tres Gorges, al límit de la seva capacitat» (en kataluna). Konsultita la 25an de novembro 2014.
  43. Agathe Cortes, La primera especie extinguida de 2020: un pez de hasta siete metros de largo, El País, 8a de januaro 2020 - 09:14 CET Alirita la 8an de januaro 2020.

Eksteraj ligiloj redakti