La Baraŭa petrelo, Pterodroma baraui, estas mezgranda petrelo el la familio Procelariedoj. Ties ĉefa reprodukta areo estas la insulo Reunio en la Hinda Oceano.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Baraŭa petrelo
Baraŭa petrelo
Baraŭa petrelo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Procelarioformaj Procelariiformes
Familio: Procelariedoj Procellariidae
Genro: Pterodroma
Pterodroma baraui
(Jouanin, 1964)
Konserva statuso

Konserva statuso: En danĝero
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Megmentett fiatal példány

Etimologio redakti

La latina scienca nomo rememoras la figuron de Armand Barau, nome agrikultura inĝeniero kaj ornitologo el la franca transmara teritorio de la insula Reunio en la Hinda Oceano. Tiu petrelo estas unu el plej ĵuse malkovritaj specioj de marbirdoj kaj priskibita nur en la 1960-aj jaroj nome en 1964, kvankam ĝi estis konata de la lokanoj antaŭ tiam.

Aspekto redakti

La Baraŭa petrelo estas ĉirkaŭ 40 cm longa, kaj havas blankajn subajn partojn kaj frunton. Ties beko estas nigra kaj ties supraj partoj estas malhelaj, kun modere distingila bildo "M" tra la flugiloj kaj dorso.

Distribuado kaj habitato redakti

La Baraŭa petrelo havas teritoriojn tra la Hinda Oceano el Reunio al Okcidenta Aŭstralio kaj Indonezio. Kun escepto de ununura nesto trovita en la insulo Rodriges la kerno de la populacio ŝajne nestumas en Reunio.

Kutimaro redakti

Manĝo redakti

Tiuj petreloj estas tre pelagaj ĉemare, kie ili predas malgrandajn fiŝojn (10 cm) per surfaca plukado kaj plonĝado. Ili asocias kun aliaj specioj dummanĝe.

Reproduktado redakti

Ties kolonioj estas malkutimaj ĉar estas tre for interne kaj je altaj lokoj; ili elfosas nestotruojn ĉe arbaroj ĉirkaŭ 2400-2700 m super marnivelo. La reprodukta biologio de tiu specio ne estis ankoraŭ studita sed oni supozas, ke ili havas kovadan periodon de 55 tagoj kaj post ĉirkaŭ plua periodo de 100-120 tagoj okazas elnestiĝo de la petrelido. Malkiel ĉe plej nestotruaj procelariedoj, la Baraŭa ekrevenas al siaj kolonioj dumtage, nome fine de la vespero kaj rajdante la termikajn vertikalajn ascendojn por konservi energion. La elnestiĝo okazas inter novembro kaj februaro.

Statuso kaj konservado redakti

La Baraŭa petrelo estas konsiderita endanĝerita specio. Ĝi havas tre limigitan reproduktan teritorion kaj suferis premon pro ĉasado en la pasinto. Post la haltigado de la pafado kontraŭ la specio, ŝajne la populacio rekuperiĝis kaj ĝi estas nune minacata pro enmetitaj specioj kaj lumpoluado. Junaj birdoj, ĉefe elnestiĝintoj, disorientiĝas pro artefaritaj lumoj kiaj stratolampoj aŭ lumigiloj de sportejoj, kiuj estas miskomprenitaj kiel biolumineskaj kalmaroj, kaj kiuj kondukas ilin al neatingo de la maro. Oni ĉirkaŭkalkulas je tiom multe kiom ĝis 40% de la elnestiĝintoj de ĉiu reprodukta sezono kiuj konfuziĝas tiele. Konservadismaj organizoj laboras kun lokanoj por kapti misorientitajn petrelidojn kaj liberigi ilin reen al maro, programo kiu supozeble savas plej el perditaj petrelidoj. Oni entreprenis ankaŭ praktikojn por malpliigi la lumpoluadon per ŝirmado de la lumfontoj por ke tiuj ne allogu la petrelidojn, nome metodo kiu estis uzata ankaŭ por helpi la specion de la Havaja pufino en Havajo.

Referencoj redakti

  • Brooke, M. (2004). Albatrosses And Petrels Across The World Oxford University Press, Oxford, UK ISBN 0-19-850125-0
  • Le Correa, M., Ollivier, A., Ribesc S., Jouventin, P., (2002) "Light-induced mortality of petrels: a 4-year study from Réunion Island (Indian Ocean)" Biological Conservation 105: 93–102 [1]

Eksteraj ligiloj redakti