Barata Organizaĵo por Kosmo-Esplorado

Barata Organizaĵo por Kosmo-Esplorado (BOKE, anglalingve: Indian Space Research Organisation, ISRO; hindlingve: भारतीय अंतरिक्ष अनुसंधान संगठन, इसरो) estas barata registara organizaĵo por esplorado de kosmo. La organizaĵo estis fondita la 15-an de aŭgusto 1969. La ĉefa celo por krei la organizaĵon estis asisti la loĝantojn de la nacio socie kaj ekonomie.[1]

Barata Organizaĵo por Kosmo-Esplorado
Indian Space Research Organisation
emblemo
kosmo-esplora registara organizaĵo • launch service provider
Komenco 15-a de aŭgusto 1969 vd
Antaŭe Indian National Committee for Space Research vd
Geografia situo 13° 2′ 7″ N, 77° 34′ 16″ O (mapo)13.03527777777877.571111111111Koordinatoj: 13° 2′ 7″ N, 77° 34′ 16″ O (mapo)
Lando(j) Barato vd
Sidejo Bengaluro
Situo Karnatako
Barata Organizaĵo por Kosmo-Esplorado (Barato)
Barata Organizaĵo por Kosmo-Esplorado (Barato)
DEC
Barata Organizaĵo por Kosmo-Esplorado
Barata Organizaĵo por Kosmo-Esplorado
Map
Barata Organizaĵo por Kosmo-Esplorado
Fondinto(j) Vikram Sarabhai vd
Ĉefestro(j) S. Somanath vd
Membro de Interna Astronaŭtika Federacio • International Cospas-Sarsat Programme • Inter-Organizaĵa Kosmoruba Kunordiga Komitato • Internacia Spaca Universitato vd
Posedata de Registaro de Barato vd
Filioj Human Space Flight Centre • Indian Institute of Remote Sensing • ISRO Inertial Systems Unit • ISRO Propulsion Complex • ISRO Telemetry, Tracking and Command Network • Laboratory for Electro-Optics Systems • Liquid Propulsion Systems Centre • Satish Dhawan Kosmodromo • Space Applications Centre • U R Rao Satellite Centre • Vikram Sarabhai Space Centre • Antrix Kompanio vd
Posedatoj Master Control Facility • National Remote Sensing Centre • Indian Deep Space Network • Thumba Equatorial Rocket Launching Station vd
Agokampo kosmoveturilo
Retejo Oficiala retejo
Jura formo entrepreno
vdr
Esperanta nomo Barata Organizaĵo por Kosmo-Esplorado (BOKE)
Oficialaj nomoj anglalingve: Indian Space Research Organisation, ISRO
hindlingve: भारतीय अंतरिक्ष अनुसंधान संगठन, इसरो
Fondiĝo 15-a de aŭgusto 1969
Tipo de la Organizaĵo Kosma agentejo
Prezidanto D-ro. K. Radhakrishnan
Ĉefaj raketoj PSLV
GSLV
GSLV Mark III
Ĉefa lanĉhaveno Satish Dhawan Space Centre
Retejo ISRO Arkivigite je 2012-05-05 per la retarkivo Wayback Machine

Unua artefarita satelito redakti

La unua satelito kreita de BOKE estis lanĉita per soveta raketo en 1975.[1] La artefarita satelito nomiĝis Aryabhatta, laŭ la nomo de antikva barata matematikisto.

Unua raketo redakti

La unua satelito lanĉita per raketo desegnita de la organizaĵo estis Rohini-1B. Raketo SLV-3 alportis la sateliton al tera orbito. Ekde tiam, BOKE desegnas kaj lanĉas pli teĥnologie kompleksajn satelitojn per pli fortaj raketoj.[1]

Luna esplorado redakti

BOKE lanĉis sian unuan kosman veturilon por la esplorado de la Luno la 22-an de oktobro 2008.[2] La veturilon oni nomis Chandrayan-1 (Luna Veturilo-1) kaj raketo PSLV C11 alportis ĝin al la Luno.

Marsa esplorado redakti

La 5-an de novembro 2013, BOKE lanĉis kosmosondilon Mangalyaan (Marsa Veturilo) al planedo Marso. La 1.343 kilogramoj peza sondilo vojaĝos dum 299 tagojn, tra 400 milionoj kilometroj, kaj alvenos al Marso 24-an de septembro 2014. La sondilo kuŝos sin en marsa orbito kaj eksperimentos por esplorado de metano sur la ruĝa planedo.[3]

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 Siddiqi, Asif International Space Agencies. US Centennial of Flight Commision. Alirita 2012-05-05. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-07-30. Alirita 2012-05-05.
  2. Chandrayan-1 - Mission Profile. Indian Space Research Organisation. Alirita 2012-05-05.
  3. ਮੰਗਲ ਮਿਸ਼ਨ ਦਾ ਮੰਗਲਮਈ ਆਗਾਜ਼. ਪੰਜਾਬੀ ਟ੍ਰਿਬਿਊਨ (2013-11-06).

Eksteraj ligiloj redakti