Barbara PALMER, 1-a dukino de Cleveland (n. en novembro 1640 - m. la 9-an de oktobro 1709) estis reĝa korteganino kaj unu el la plej famaj amantinoj de la reĝo Karlo la 2-a de Anglio.

Barbara Palmer
Persona informo
Naskiĝo 27-an de novembro 1640 (1640-11-27)
en Preĝejo de Sankta Margaret
Morto 9-an de oktobro 1709 (1709-10-09) (68-jaraĝa)
en Chiswick
Mortokialo edemo
Tombo Chiswick Burial Ground
Ŝtataneco Reĝlando de Granda Britio
Familio
Patro William Villiers, 2nd Viscount Grandison
Patrino Mary Bayning
Edz(in)o Roger Palmer, 1st Earl of Castlemaine • Robert Fielding
Amkunulo Karolo la 2-a de Anglio
Infanoj George FitzRoy, 1st Duke of Northumberland • Anne Lennard, Countess of Sussex • Charles FitzRoy, 2nd Duke of Cleveland • Henry FitzRoy, 1st Duke of Grafton • Charlotte Lee, Countess of Lichfield • Barbara FitzRoy • Cecelia FitzRoy • unknown son Goodman
Okupo
Okupo Lady of the Bedchamber • honordamo
vdr
Barbara Villiers, fare de Peter Lely.

Junaĝo redakti

Ŝi naskiĝis kiel Barbara VILLIERS, kaj estis la nura infano de William Villiers, 2-a vicgrafo de Grandison, kaj de Mary Bayning, filino de la 1-a vicgrafo de Bayning. En 1643, Grandison mortis pro batalvundo, tiel lasante siajn vidvinon kaj filinon en tre malfacilaj vivkondiĉoj.

Vivo kiel korteganino redakti

Villiers estis rigardita kiel unu el la plej belaj monarkistaj virinoj de tiu tempo, sed ŝi pro malriĉeco povis nur konsideri mezbonan edziniĝon. Ŝian unuan amrilaton okazis kun Philip Stanhope, 2-a grafo de Chesterfield, sed li rapide forlasis ŝin por serĉadi pli riĉan virinon. La 14-an de aprilo 1659, Barbara edziniĝis kun Roger Palmer, 1-a grafo de Castlemaine, kontraŭ la volo de sia familio. La geedzoj apartiĝis en 1662, post la naskiĝo de sia unua filo. Ili restis edzitaj ĝis la morto de Roger, sed oni kredas, ke Palmer generis neniun el la infanoj de sia edzino.

Barbara Palmer fariĝis la amantino de Karlo la 2-a en 1660, kvankam ankoraŭ edzinita al Palmer, dum Karlo estis ekzilita. Kiel rekompenso, Karlo igis ŝian edzon baronon de Limerick kaj grafo de Castlemaine en 1661. El ŝiaj ses infanoj, kvin estis agnoskitaj de la reĝo.

Bibliografio redakti

  • Elizabeth Hamilton. The Illustrious Lady : a biography of Barbara Villiers, Countess of Castlemaine and Duchess of Cleveland (1980)

Eksteraj ligiloj redakti