Bardejov

urbo de Slovakio
Monda heredaĵo de UNESKO

Bardejov, hungare Bártfa, germane Bartfeld, pole Bardiów, latine Bartpha estas urbo en nordorienta Slovakio, kun 33.100 (2004) loĝantoj. La urbo estas Monda kultura heredaĵo ekde 2000. Proksime al la urbo troviĝas kuracbanejo Bardejovské Kúpele, kiu estas parto de urbo.

Bardejov
germane Bartfeld, hungare Bártfa, pole Bardiów
urbo
Placo en Badejov
Oficiala nomo: Bardejov
Lando Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Prešov
Distrikto Distrikto Bardejov
Historia regiono Supra Hungarujo
Parto de Ŝariŝo Makovica
Urbaj partoj Bardejovská Nová Ves, Bardejovská Zábava, Bardejovské Kúpele, Dlhá Lúka, Mihaľov
Memorindaĵo Baziliko de sankta Egidio
Riveroj Topľa, Šibská voda
Situo Bardejov
 - alteco 277 m s. m.
 - koordinatoj 49° 17′ 34″ N 21° 16′ 40″ O / 49.29278 °N, 21.27778 °O / 49.29278; 21.27778 (mapo)
Areo 72,802 km² (7 280,2 ha)
Loĝantaro 32 950 (31.12.2007)
Denseco 452,6 loĝ./km²
Unua skribmencio 1241
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 085 01
Telefona antaŭkodo +421-54
Aŭtokodoj BJ
NUTS 519006
Loko de Monda heredaĵo de UNESKO
Nomo Bardejov Town Conservation Reserve
Tipo de heredaĵo kultura heredaĵo
Jaro 2000 (#24)
Numero 973
Regiono Eŭropo
Kriterioj iii, iv
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Prešov
Situo enkadre de Regiono Prešov
Situo enkadre de Regiono Prešov
Vikimedia Komunejo: Bardejov
Retpaĝo: www.bardejov.sk
Portalo pri Slovakio
Bardejov, sankta Laŭrenco 08
Urbodoma placo

Historio redakti

La urbon fondis polaj cistercitaj monaĥoj en la 12-a jarcento. Post la tatara detruo en 1241 setlis tie germanoj. Ĝi ricevis en 1352 la rangon de libera reĝa urbo fare de Ludoviko la 1-a (Granda Ludoviko).

Ĉar ĝi apudis la trafikan vojon al Pollando, tio ebligis rapidan evoluon de la urbo. La urbon okupis en 1440 husitoj.

Komence de la 16-a jarcento la urbo havis 5.000 loĝantojn, gimnazion, muzikan lernejon, propran teatron. Ekde 1320 okazis ĉiujare 8-tagaj foiroj kaj kompreneble semajnaj foiroj. La loĝantoj de la urbo konsekriĝis al la evangelismo komence de la 16-a jc., la urbo iĝis la hungarlanda disvastiganto de la lutera reformacio.

Tie okazis la unua koncilio de la hungara reformatoj. Oni eldonis tie unuafoje en la hungara kaj slovaka lingvo la Katekismon de Lutero kaj Leĝaron de Werbőczi, la Tripartium.

La urbon plurfoje detruis incendioj (1686, 1744, 1878), pesto, bataloj, ĝia graveco malpliiĝis. En la urbo loĝis en 1910 2571 slovakoj, 2179 hungaroj kaj 1617 germanoj.

Dum la 1-a mondmilito la rusa armeo okupis la urbon en 1915. En 1919 armeo de Hungara Sovetrespubliko okupis la urbon.

Pentopolis redakti

 
Domoj en Urbodoma placo

Ĝi estis alianco de 5 gravaj urboj en orienta parto de Supra Hungarujo fine de la mezepoko.

Vidindaĵoj redakti

  • Malnova Urbodomo, konstruita 1505-1508 en gotika stilo. Tie funkcias la muzeo Sáros.
  • gotikstila pregeĵo Kostol sv. Egídia el la 14-a jc.
  • aliaj mezepokaj konstruaĵoj
 
Urbaj remparoj

Famuloj redakti

center