Barelvino estas la esprimo por vino, kiu estas vendata sen boteligado. Botelvino ankaŭ estas la baza vino por fari ŝaŭmvinon en ŝaŭmvinfarejoj aŭ por fari vinbrandon en distilejo aŭ por liveri al grandaj vinfarejoj. La surmerkatigo de barelvino ŝparas kostojn al la vinfaristo, sed la gajno dependas grandparte de la aktuala merkatprezo[1] La vendo de barelvino estas necesa, se la kapacito de la bareloj aŭ cisternoj ne sufiĉas pro tro granda rikolto.

tri diversgrandaj vinbareloj (3125 litroj), (1000 Litroj) kaj (1400 Litroj)

Ĝis la enkonduko de la enboteligado kun korkaj ŝtopiloj kiel sekuraj iloj por ŝtopi la botelojn ekde la 17a jarcento, la stokado kaj transportado de vino en bareloj estis sen alternativo. La farado de lignaj bareloj estas la tasko de la barelfaristo.

Bareloj en la vinregiono Rejngovio havis ĝenerale jenajn mezurojn: barelo (1200 litroj),duonbarelo (600 litroj) laj duobla barelo (2400 litroj).[2]

La stokado de barelvino en la vinkelo hodiaŭ ne estas kutima metodo. Esceptoj estas la tiel nomata Rose-Wein (rozea vino) en la Bremer Ratskeller (kelo de la Bremena Urbodomo).[3]

Referencoj redakti