Bargen SH

komunumo de Svislando

Bargen estas komunumo en Kantono Ŝafhaŭzo, Svislando. Ĝi havis 233 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007, kiu nombro kreskis al 283 ĝis la 31-a de decembro 2012.

Barten
Blazono de Bargen
Blazono de Bargen
Blazono de Bargen
Bargen
Bargen
komunumo en Svislando
Kantono Ŝafhaŭzo
Distrikto Ne estas distriktoj en Kantono Ŝafhaŭzo.
Koordinatoj  47° 47′ 0″ N 8° 36′ 0″ O / 47.78333 °N, 8.60000 °O / 47.78333; 8.60000 (mapo)Koordinatoj: 47° 47′ 0″ N 8° 36′ 0″ O / 47.78333 °N, 8.60000 °O / 47.78333; 8.60000 (mapo)
Nombro de loĝantoj 283
Areo 8,27 km²
Alteco 605 m super marnivelo
Poŝtkodo 8233
Komunumkodo 2931
Mapo de Bargen
Mapo de Bargen
Situa mapo de Bargen
vdr

Geografio redakti

Bargen estas la plej norda komunumo de Svislando. Ĝi situas en la montareta kaj arbara naturprotekta regiono de Randen. Ekeonomie la vilaĝo vivas unuflanke de agrikulturo kaj aliflanke de la landlima trafiko kun Germanio, nome de la vendejoj apud la benzinenjoj antaŭ la landlimo. Tra la komunumo fluas la rivereto Durach, kiu en Ŝafhaŭzo alfluas al Rejno. La komunumo konsistas el la vilaĝo Bargen kaj la setlejo Oberbargen, kie siutas la doganejo.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 8,27 km², de kiuj 65,2% estas kovritaj de arbaro, 30,0% servas por agrikulturo kaj 4,6% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La najbaraj komunumoj de Bargen estas en sudo la sola svisa najbarkomunumo Merishausen, en okcidento kaj nordo Blumberg (distrikto Schwarzwald-Baar), kaj en oriento Tengen (distrikto Konstanco).

Trafiko redakti

Bargen situas je la norda fino de la svisa aŭtovojo A4, respektive ĝia flanka brako H4, kaj estas grava doganpunkto inter Svislando kaj Germanio. La doganpunkto tamen ne ricevis la signifon, kiun la komunumo Bargen esperis, ĉar la germanoj kondukis la trafikon anstataŭ tra Bargen tra Thayngen.

Bargen estas konektita kun la publika trafikreto per poŝtaŭtolinio al Ŝafhaŭzo.

Historio redakti

Arkeologoj trovis en Bargen restaĵoj el la neolitiko. La unua dokumenta mencio de Bargen datiĝas el la jaro 884 kiel Paragen. En la 15-a jarcento Bargen fariĝis posedaĵo de la urbo Ŝafhaŭzo, kiu plenumigis la voktorajtojn en Bargen ĝis la Helveta Revolucio en la jaro 1798.[3]

Vidu ankaŭ redakti

  • Aliaj lokoj kun la nomo Bargen

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti


Bildoj redakti