Barko estas surakva veturilo pli malgranda ol ŝipo kaj pli granda ol boato.

modelo de la barko de la faraono Ĥufu (Keopso)
velaro de barko

Barko estas senferdeka ŝipeto. En la origina lingvouzo ĝi ne havis maston, kaj sekve ankaŭ ne velojn, do principe moviĝis per remado. Aparte en antikva Egiptio la barkoj en tiu origina difino tre gravis en la navigado de la rivero Nilo kaj ankaŭ havis gravan kultan kaj kulturan signifon. Post enkonduko de la Reo-kulto en la 5-a dinastio de antikva Egiptio la suna dio dumtage sur "sunbarko" traveturis la ĉielon kaj nokte traveturis la submondon. Pli poste tamen oni atribuis la nomon ĝenerale al ĉiu speco de "mezgranda" akva veturilo. Laŭ tiu pli liberiĝinta difino oni eknomis barkon ankaŭ velŝipo kun tri aŭ pli da mastoj.