Barnala
Barnala, panĝabe: ਬਰਨਾਲਾ estas urbego kaj municipo en nordokcidenta Barato, en subŝtato Panĝabo (Barato), en la samnoma distrikto, kie ĝi estas ties sidejo.
Barnala | |||
---|---|---|---|
urbo | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 148101 | ||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 30° 22′ N, 75° 32′ O (mapo)30.3775.54Koordinatoj: 30° 22′ N, 75° 32′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 227 m [+] | ||
Areo | 26 km² (2 600 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+05:30 [+] | ||
| |||
| |||
Demografio redakti
En 2011 Barnala havis 116 449 da loĝantoj kun legoscio 80%, pli alta, ol la landa averaĝo.
Geografio redakti
Barnala situas sur montetaro en averaĝa alteco de 232 metrojn laŭ la marnivelo. Malerkotla troviĝas 36, Batinda kaj Moga po 61, Ludiana 67, Patiala 82, Sri Muktsar Sahib 99, Sirsa 105, Firozpur 109, subŝtata ĉefurbo Ĉandigaro 125, tutlanda ĉefurbo Delhio 252, Mumbajo 1297, Kolkato 1542 kilometrojn (aere) [1].
Historio redakti
Barnala estis fondita en 1775, poste ĝi estis reĝa sidejo. La distrikto Barnala estis formita en 2006, pli frue la areo apartenis al distrikto Sangrur.
Ekonomio redakti
La ekonomio de Barnala baziĝas sur la teksaj, kemiaj kaj feraj produktoj. Menciindas la komerco.
Religioj redakti
En Barnala vivas precipe sikoj (50%) kaj hinduoj (48%), iomete islamanoj (1,5%) kaj aliaj.
Lingvoj redakti
En Barnala la panĝaba lingvo estas la ĉeflingvo.
Eduko redakti
Barnala havas altlernejojn kaj institutojn.
Klimato redakti
En Barnala jare pluvas averaĝe 533 mm. En ĉiuj monatoj pluvas iomete, tamen pro la musono tre ofte inter julio-septembro. La jara meza temperaturo estas 24,5 °C.
Trafiko redakti
Barnala havas trairan fervojan linion. 4 ĉefvojoj kuras al la urbego. La plej proksimaj flughavenoj fiunkcias en Ludiana kaj Ĉandigaro.
Vidindaĵoj redakti
- pluraj preĝejoj
Fontoj redakti
- WikiTrans