Baro (unuo)

mezurunuo de premo; 100 kilopaskaloj

La baro estas fizika kaj teĥnika, SI-konforma unuo de premo. La nomo venas el la helena vorto βάρος–peza.

La propradira SI-unuo de premo estas la paskalo (simbolo "Pa"). Sed tiu estas tre malgranda, dum 1 baro estas proksima al la norma premo. Laŭ la eŭropunia direktivo 80/181/EWG ĝi povas uziĝi plu.

La simbolo de baro estas "bar".

  • 1 bar = 105 N/m² = 105 Pa
  • 1 mbar = 10-3 bar = 1 hPa = 100 Pa (milibaro)
  • 1 013,25 mbar = 1 atm (norma premo)