Barometro laŭ PIV estas instrumento por mezuri atmosferan premon kaj tiel ebligi ian antaŭvidon pri la vetero. Ekzistas vasta gamo da plej diversaj formoj kaj tipoj, kiuj plejparte uziĝas en la meteologio, kaj en sciencaj institutoj kaj veteroobservejoj, kaj fare de privatuloj. Do temas pri specifa grupo de premomezuriloj.

mura barometro de la secesia arta epoko komence de la 20-a jarcento

Klasikaj funkciaj mekanismoj estas akvaj kaj hidrargaj barometroj, kie la nivelo de likvaĵo en eta vitra tubo ligita al pli granda fermita ujo de la sama likvaĵo indikas la atmosferan premon (specifa formo de akva barometro nomiĝas "de Goethe", laŭ la germanlingva universala klerulo, kiu aparte famiĝis kiel verkisto de romanoj kaj teatraĵoj, sed ankaŭ estis brila natursciencisto).

akva barometro laŭ Goethe

Pli nova formo, tre kutima dum la pasinta 20-a jarcento, estas la aneroida barometro - vakuigita elasta ujo kun risorta arketo, kiu, kunpremata de aero, indikas ties intenson per nadlo; tia barometro estis kreita de la franca fizikisto Lucien Vidie en 1844.

Pluevoluo de la barometro estas la barografo, kiu elektronike aŭ papere registras la tempan evoluon de la atmosfera premo en konstanta loko. Kroma pluevoluo estas la "mikrobarometro", kiu kapablas registri kaj montri ankaŭ minimumajn diferencojn de atmosferaj premoj.

Etimologio redakti

La vorto "barometro" dum la jaroj 1665-1666 enkondukiĝis fare de la irlanda natursciencisto Robert Boyle, unue en la formo "barometer" al la angla lingvo, sekve en similaj formoj al aliaj naciaj lingvoj, kaj dekomence ankaŭ uzatis en Esperanto. Ĝi uzas la unuopajn grekajn vortojn báros „pezo“ kaj métron „mezuro“, do signas la mezuron de la pezo de aero.

Eksteraj ligiloj redakti

Vidu ankaŭ redakti

  • la artikolon pri Eŭrobarometro, regula opiniosonda enketo iniciata de la Eŭropa Komisiono, kiu esploru la publikan opinion pri gravaj eŭropaj temoj en ĉiuj EU-membroŝtatoj kvazaŭ temus pri vetera fenomeno, kaj do metafore uzas la vorton "barometro"