Barry Friedman

usona esperantisto, verkisto kaj tradukisto

Barry FRIEDMAN (naskiĝis la 13an de majo 1955) estas usona esperantisto, verkisto kaj tradukisto, vivanta en Columbus (Ohio). Li kunlaboras por la gazeto Beletra Almanako kaj por la gazeto Esperanto-USA. Barry Friedman parolas la anglan, Esperanton, jidan, germanan kaj hispanan. Li estas unu el la kunfondintoj de la Esperanto-Klubo de Norda Teksaso.[1]

Barry Friedman
Persona informo
Lingvoj anglaEsperantojidogermanahispana
Loĝloko Columbus
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo esperantisto • universitata instruisto • kemiisto
vdr
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Li laboris kiel kemia instruisto en la Universitato de Norda Teksaso en Denton, Suda Metodista Universitato, Universitato Tulane kaj la Ŝtata Universitato de Ohio.[2]

Jen interesa fakto pri Barry Friedman: Li havas nepon. Tio mem ne estas interesa. Sed lia nepo estas parenca al Isaac Newton, la fama fizikisto! Isaac Newton neniam havis infanojn, sed lia duonfratino havis filinon. Poste, tiu filino havis filinon. Ĉi tiu filino edziniĝis kun vicgrafo (t.e. membro de la brita monarĥio). Poste ili havis infanojn. Ie en tiu linio, iu translokiĝis al Usono. Poste iu translokiĝis al Ohio. Lia bofilino do estas rekta posteulino de la duonfratino de Isaac Newton. Tial lia nepo estas kaj parenco de Isaac Newton kaj ankaŭ membro de brita reĝeco!

Verkoj redakti

Receptoj redakti

Tradukoj redakti

Poezio redakti

Notoj redakti

  1. kluba prezento en la retejo esperanto-usa.org, en versio de la 23-a de marto 2018, alirita la 2-an de novembro 2018.
  2. El Fejsbuko [1], alirita la 2-an de novembro 2018.