Barry White

usona kantisto

Barry WHITE (n. la 12-an de septembro 1944 en Galveston, Teksaso, m. la 4-an de julio 2003 en Losanĝeleso, Kalifornio) estis usona kantisto kaj produktoro.

Barry White
Persona informo
Naskonomo Barry Eugene Carter
Naskiĝo 12-an de septembro 1944 (1944-09-12)
en Galveston
Morto 4-an de julio 2003 (2003-07-04) (58-jaraĝa)
en Cedars-Sinai Medical Center
Mortokialo rena malfunkcio
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater Jefferson High School
Okupo
Okupo kantistokantaŭtorobandestrokomponistodirigentomuzikproduktistoaktoro
TTT
Retejo http://www.barrywhite.us/
vdr

Kvankam lia kariero havis sian kulminon en la 1970-aj jaroj, li reelvokis la atenton, kiam en la usona televida serio Ally McBeal pluraj kantoj de li uziĝis dum kelkaj scenoj.

Dum la lastaj jaroj tamen sanecaj problemoj turmentis lin: Li devis submetiĝi al dializo kaj atendis renotransplanton. En majo 2003 li havis apopleksion. La 4-an de julio 2003 li mortis de rena malfunkcio en Losanĝelesa hospitalo.

Plej famaj estas liaj kantoj

I'm Gonna Love You Just a Little More Baby (1973), Never, Never Gonna Give You Up (1973), Can't Get Enough of Your Love, Babe (1974), You're the First, the Last, My Everything (1974), What Am I Gonna Do With You (1975), Let the Music Play (1976), Your Sweetness is My Weakness (1978), Change (1982), Sho' You Right (1987), kaj Practice What You Preach (1994).

Eksteraj ligiloj redakti