La Bartleta tinamo (Crypturellus bartletti) estas birdospecio de la familio de Tinamedoj komune troviĝanta en arbaroj de malaltaj teroj en Sudameriko.[2]

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Bartleta tinamo
Bartleta tinamo
Bartleta tinamo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Tinamoformaj Tinamiformes
Familio: Tinamedoj Tinamidae
Genro: Kriptureloj Crypturellus
Specio: C. bartletti
Crypturellus bartletti
(Sclater & Salvin, 1873)[1]
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Taksonomio redakti

La Bartleta tinamo estas monotipa specio.[2] Ĉiuj tinamoj estas el la familio Tinamedoj, kaj en pli granda skemo estas ankaŭ Paleognatoj. Malkiel la tre konataj neflugaj birdoj el Paleognatoj nome Strutoformaj kiaj la Struto, la Emuo kaj aliaj, la tinamoj povas flugi, kvankam ĝenerale ili ne estas fortaj flugantoj. Ĉiuj Strutoformaj evoluis el prahistoriaj flugantaj birdoj, kaj la Tinamoformaj estas la plej proksimaj vivantaj parencoj de tiuj birdoj.[3]

Etimologio redakti

Crypturellus estas formata el la grekaj vortoj κρυπτός (kriptós), "kovrita" aŭ "kaŝita", οὐρά (urá), "vosto", kaj -ellus, latina diminutiva sufikso. La genronomo Crypturellus entute signifus "malgranda kaŝvostulo".[4] La specinomo bartletti originis el la latiniga formo de Bartlett por rememori Edward Bartlett.

Teritorio kaj habitato redakti

La Bartleta tinamo troviĝantas en marĉoj kaj arbaroj de malaltaj teroj en subtropikaj kaj tropikaj regionoj ĝis 500 m de altitudo. Tiu specio estas indiĝena de okcidenta Amazonia Brazilo, norda Bolivio, kaj orienta Peruo, en Sudameriko.[2] Ĝi troviĝantas ankaŭ en orienta Ekvadoro.[5]

Aspekto redakti

La Bartleta tinamo estas proksimume 27 cm longa. Ties supraj partoj estas brunaj supre striecaj je nigra, dum gorĝo kaj ventro estas blankaj, resto de subaj partoj estas rufaj, flankoj estas striecaj je nigra, kaj ties krono estas nigreca.

Kutimaro redakti

Kiel ĉe aliaj tinamoj, ankaŭ la Rusta tinamo manĝas frukton falintajn sur la grundon aŭ el malaltaj arbustoj. Ili manĝas ankaŭ malgrandajn kvantojn de senvertebruloj, florburĝonoj, freŝaj folioj, semoj, kaj radikoj. La masklo kovas la ovojn kiuj povas veni el tiom multaj kiom el ĝis 4 diferencaj inoj, kaj poste li mem zorgas la idojn ĝis ili pretas de si mem, kutime 2–3 semajnoj. La nesto estas situanta surgrunde en densa arbustaro inter altaj apogradikoj interplektitaj.[3]

Konservado redakti

La IUCN klasigas tiun tinamon kiel Malplej Zorgiga,[5] kun loĝa teritorio de 1,600,000 km².[6]

Notoj redakti

  1. Brands, S. (2008)
  2. 2,0 2,1 2,2 Clements, J (2007)
  3. 3,0 3,1 Davies, S. J. J. F. (2003)
  4. Gotch, A. F. (1995)
  5. 5,0 5,1 BirdLife International (2012). Crypturellus bartlettiInternacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj. Versio 2012.1. Internacia Unio por la Konservo de Naturo. Elŝutita 16a Julio 2012.
  6. BirdLife International (2008)(a)

Referencoj redakti

  • BirdLife International (2008(a)). "Rusty Tinamou - BirdLife Species Factsheet". Data Zone. Konsultita la 09 Feb 2009.
  • Brands, Sheila (Aŭg 14a 2008). "Systema Naturae 2000 / Classification, Genus Crypturellus". Project: The Taxonomicon. Konsultita la 09 Feb 2009.
  • Clements, James (2007). The Clements Checklist of the Birds of the World (6 ed.). Ithaca, NY: Cornell University Press. ISBN 978-0-8014-4501-9.
  • Davies, S.J.J.F. (2003). "Tinamous". In Hutchins, Michael. Grzimek's Animal Life Encyclopedia. 8 Birds I Tinamous and Ratites to Hoatzins (2 ed.). Farmington Hills, MI: Gale Group. pp. 57–59. ISBN 0-7876-5784-0.
  • Gotch, A. F. (1995) [1979]. "Tinamous". Latin Names Explained. A Guide to the Scientific Classifications of Reptiles, Birds & Mammals. New York, NY: Facts on File. p. 183. ISBN 0-8160-3377-3.