Baskó estas malgranda vilaĝeto en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Borsod-Abaúj-Zemplén, en Distrikto Gönc situante en fermita valo de okcidenta parto de la Montaro Zemplén, sur fontoregiono de kelkaj malgrandaj riveretoj. Ĝi estas sakstrata vilaĝo.

Kirko en Baskó
Vojo en Baskó

Bazaj informoj redakti

Baskó havas aŭtobuslinion al la je 19 km distanco estanta Abaújszántó kaj al la je 15 km distanco estanta loko Erdőbénye. Al la per belegaj arbaroj, kampoj ĉirkaŭita vilaĝo, - tra pitoreska ĉirkaŭaĵo - kondukanta landvojo ligas la grandajn koloniojn.

Historio redakti

Ĝi estis iam reĝa bieno, kiun reĝo Sigismundo lombardis al la familio Czudar. La bienhavantoj ofte ŝanĝiĝis. La loĝantaro okupiĝis kun arbomastrumado kaj ĝis la filoksero - danĝero kun vinberproduktado.

La loĝantaro dum la turkaj tempoj tre maloftiĝis. Pro la maldensa loĝantaro dum la 18-a jarcento oni lokigis tien rutenojn. Ties grekkatolika preĝejo devenas el jaro 1790. En ĉi tiu loko la senĝena naturo ideala estas por tiuj, kiuj ripozi deziras.

En Baskó migra poŝto servas.

Vidindaĵoj redakti

  • grekokatolika kirko
 
Panoramo en Baskó