Bat Jam hebree בַּת יָם, arabe بات يام estas grandurbo kaj banloko en Israelo en Distrikto Tel-Avivo. La loknomo signifas: filino de la maro.

Bat Jam
urbo • urbego

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 59100–59180
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 128 800  (2018) [+]
Loĝdenso 15 771 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 32° 1′ N, 34° 45′ O (mapo)32.02305555555634.750277777778Koordinatoj: 32° 1′ N, 34° 45′ O (mapo) [+]
Alto 20 m [+]
Areo 8,167 km² (81 6.7 ha) [+]
Horzono UTC+02:00 [+]
Bat Jam (Israelo)
Bat Jam (Israelo)
DEC
Bat Jam
Bat Jam
Situo de Bat Jam

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Bat Yam [+]
vdr

Bazaj informoj redakti

 
Situo de Bat Jam en Israelo

Geografio redakti

Bat Jam situas laŭ la Mediteraneo en la marborda ebenaĵo jus sude de Tel-Avivo. Ĝi estas antaŭurbo de Tel-Avivo. Holon troviĝas 2, Tel-Avivo 5, Ramat Gan 9, Bnej-Brak 11, Ramlo 15, Aŝkelon 43, Jerusalemo 53, Ĥajfo 91 kilometrojn.

Historio redakti

 
Aerfoto pri Bat Jam

Bat Jam estis estabita kiel Bajit Vegan (="Domo kaj Ĝardeno") en 1926. Dum la palestinaj tumultoj en 1929 la komunumo estis atakita fare de palestinaj batalantoj, tial la loĝantoj forlasis la komunumon. Ili revenis en la sekva jaro. Ekde 1937 jam la oficiala loknomo estis Bat Jam. Laŭ popolnombrado en Palestino en 1945 vivis tie 2000 judoj, post 2 jaroj jam 4000. En 1958 Bat Jam urbiĝis. Tiutempe multe da enmigrintoj venis el Turkio, en la 1980-aj jaroj jam el Sovetunio kaj Etiopio. Ekzistas ankaŭ araba kaj vjetnama kvartaloj en la urbego.

Ekonomio redakti

 
Urbodomo de Bat Jam
 
Sinagogo en Bat Jam
 
Vojo en Bat Jam

Bat Jam estas grava industria urbo, sed nepre menciinda estas la turismo, ja la urbo havas 6 marbordajn strandojn.

Trafiko redakti

Bat Jam havas stacidomon. La ŝoseo kuras el Tel-Avivo al sudo, krome estas bona vojkontakto kun Heron.

Vidindaĵoj redakti

Famuloj redakti

En Bat Jam mortis esperantisto Josef Murĵan

Ĝemelurboj redakti

Fontoj redakti

 
Larĝa panoramo pri plaĝo de Bat Jam