Batalo ĉe Niemen daŭris de la 20-a ĝis la 26-a de septembro (laŭ kelkiuj fontoj ĝis la 28-a de septembro) 1920. Ĝi estis la dua granda pola militista sukceso post la Batalo de Varsovio dum la Pola-bolŝevika milito.

Venko de la polaj armeoj en la batalo de Varsovio aŭguste 1920 estis strategia bato en la Ruĝan Armeon kaj permesis transpreni iniciaton al la pola flanko. Tio tamen ne finis la militon, eĉ ne decidis pri ties rezulto.

Nomo redakti

En la pola historio la plej populara nomo de la batalo estas Nemuna batalo. Tiun ĉi opinion kontraŭstaras profesoro Lech Wyszczelski, kiu proponas la difinon Operaco de Nemuno. Li emfazas, ke esence estis multe da apartaj bataloj de taktika dimensio kaj etapo de postkura agado.

redakti

Batalo ĉe Niemen estis la lasta granda batalo de la pola-bolŝevika milito. Ruĝa Armeo spertis laŭvican grandan malvenkon post la batalo de Varsovio.

Ĝi grande influis la karakteron de packontrakto en Rigo. Soveta delegitaro devis rezigni pri pli frue starigataj kondiĉoj, kiuj minacis dignon kaj suverenecon de la pola ŝtato.

Okcidenta Fronto jam ne plu estis minaco por Pollando. Ĝi eĉ ne povis haltigi marŝon de polaj armeoj orienten. Poloj enprizonigis 40 mil militkaptitojn, akiris 140 kanonojn, multe da ilaro kaj militista provizaĵo.