Batalo ĉe Stalingrado

batalo de la dua mondmilito


Batalo ĉe Stalingrado (1942-1943) prezentas komune kun batalo antaŭ Moskvo (1941) kaj batalo en Kurska arko (1943) la plej grandan kaj decidan kunpuŝiĝon en la Orienta Fronto. La giganta batalo estis gvidata je ĉefa urbo en regiono ĉirkaŭ rivero VolgoStalingrado (hodiaŭ Volgogrado) kaj la Ruĝa Armeo fine ĉirkaŭis en ĝi kaj poste tute neniigis la 6-an armeon de marŝalo Paulus kaj senigis Wehrmacht-on de tiom ampleksaj materialaj kaj homaj fortoj, ke ĝi jam ne plu kapablis rekonsciiĝi. La paso de la tuta batalo estis tre notita per intervenoj de Adolf Hitler, kiu estis fascinita per imago de konkero de la urbo portanta nomon de lia kontraŭulo kaj je longo li malfeliĉe intervenis en direktadon de la operacoj. Ruĝa Armeo, elvipita per indigno super la barbara konduto de la germanaj taĉmentoj en Rusio kaj laboro de agentoj de NKVD, kiuj ricevis ordonon pafmortigi ĉiun, kiu forlasus la urbon fuĝante malantaŭ Volgon, furioze defendis la urbon kapablante teni sin sur malgranda peco de tero proksime de la rivero, subtenata de grandega kvanto de kanonoj dislokigitaj sur alia riverbordo. Dum militantoj de Akso sinsekve, domo de la domo, okupis kaj purigis Stalingradon, Ruĝa Armeo translokigis al Stalingrado ĉiujn taĉmentojn malhaveblaj aliloke en la batalfronto kaj ankaŭ fortojn el Siberio kaj la 19-an de novembro 1942 ĝi komencis operacon Urano - ĝi forbalais la rumanajn, hungarajn kaj italajn taĉmentojn troviĝantaj sur aloj de la 6-a armeo kaj ĉirkaŭigis ĝin en la urbo.

Batalo ĉe Stalingrado
Konflikto: Granda Patriota Milito
Sovetaj soldatoj en Stalingrado, januaro de 1943.
Sovetaj soldatoj en Stalingrado, januaro de 1943.
batalo
Daŭro: 28-a de junio 1942 - 2-a de februaro, 1943
Loko: Stalingrado, Sovetunio
Rezulto: la soveta venko
Flankoj
Akso Sovetunio
Komandantoj
Erich von Manstein, Friedrich Paulus G.K.Ĵukov, A.M.Vasilevskij, K.K.Rokosovskij, A.I.Jerjomjenko, V.I.Ĉujkov
Forto
maksimume 1 011 000 soldatoj maksimume 1 108 000 soldatoj
Perdoj
740 000 vunditoj kaj mortigitoj, 90 000 kaptitoj el kiuj nur 6 000 reiris hejmen 750 000 vunditoj kaj mortigitoj, 40 000 civilaj mortigitoj
vdr

Pri la batalo en kulturo redakti

Germanoj verkis du filmojn pri la batalo: "Hunde, wollt ihr ewig leben?" (1959) kaj "Stalingrad" (1993). Usonanoj verkis filmon pri Vasilij Zajcev "Enemy at the Gates", en kiu la ĉefaj aferoj okazas ĉe la batalo. La batalo menciitas en rimejko de la filmo Straw Dogs (interesas la frazo el la filmo: "Rusoj tiom heroe kondutis, ke eĉ ili mem miris poste pri sia venko").

Ekzistas pentraĵo pri Dipatrino, kiun verkis nekonata germana soldato al katolika festo Kristnasko de la 1942-a jaro. La pentraĵo iĝis simbolo de suferoj de soldatoj, kiujn oni sendis al morto ("Stalingrada madono").

Oni ligas legendojn al malfermo de la tombo de Timurlenko. Oni atentigis ne ĝeni la tombon, ĉar tio alportas demonojn de la milito. La ekspedicio de la soveta esploristo Miĥail Miĥailoviĉ Gerasimov malfermis la tombon la 19-an de junio de 1941. Tri tagojn poste komenciĝis nazia invado de la Sovetunio. La skeletoj de li kaj Ulugh Beg, lia nepo, estis reentombigitaj per plena islama rito en 1942. Samtage la soveta armeo grave venkis ĉe Stalingrado.

Vidu ankaŭ redakti

Literaturo redakti

  • (2012) Сталинградская битва. Июль 1942 — февраль 1943: энциклопедия, под ред. М. М. Загорулько, 5‑a eldono (ruse), p. 800.