Batalo apud Hastings

La Batalo apud Hastings okazis la 14-an de oktobro 1066[1][2] kaj estis la unua milita sukceso de la normanoj konkerantaj Anglion. Sub la gvidado de la duko Vilhelmo la normana armeo venkis la anglosaksojn kaj ties reĝon Haroldon[3].

Batalo apud Hastings
Konflikto: Invado de normanoj ĝis Anglio
Situa plano de la batalo, ruĝe - anglosaksoj, blue - normandoj
batalo
Daŭro: 14-a de oktobro 1066
Loko: Hastings, Anglio
Rezulto: pereiga venko de normandoj
Flankoj
Normanoj Anglosaksoj
Komandantoj
Vilhemo la Konkerinto Haroldo la 2-a Godwinson
Forto
proksimume 7-8 mil viroj proksimume 7-8 mil viroj
Perdoj
?? (eble 2000) plimulto de la armeo
vdr

Antaŭpreparo redakti

Postulante la tronon de Anglio, Vilhelmo, duko de Normandio, alteriĝis ĉe Pevensey la 28-an de septembro 1066. En lia armeo troviĝis multaj nobeloj, sed ankaŭ pli simplaj homoj, ĉar Vilhelmo promesis terojn al la venkontoj.

La militistoj de Vilhelmo estis ne nur normandoj, sed ankaŭ bretonoj, flandroj, frankoj kaj eĉ ĝermanoj.

Vilhelmo atendis la rezulton de la nordaj bataloj inter du aliaj tronopostulantoj: Harold Godwinson, grafo de Wessex, proklamita reĝo, kaj Harold Hardraada, reĝo de Norvegio.

En Stamford Bridge venkis Harold, kiu la 2-an de oktobro eksciis pri la surteriĝo de la normandoj. Urĝe li kunigis plejmulte da mitlitistoj. La 11-an de oktobro li foriris el Londono, la 13-an oni avertis Vilhelmon pri la alproksimiĝo de Harold.

La 14-an de oktobro 1066 la du armeoj ekmoviĝis kaj la saksoj instaliĝis sur la monteto de Santlache, kiun la normandoj poste nomis Senlac kaj kiu certe estis la nuna turisma urbo Battle, 6 mejlojn norde de Hastings, for de la marbordo.

Disvolviĝo redakti

 
 
La normanda kavalerio atakas (Tapiŝo de Bayeux)

La batalo ekis per duelo de pafarkistoj, kie la normandoj estis pli multnombraj, sed malavantaĝitaj pro malalta pozicio. Post tio la piedmarŝantoj atakis.

Pro malefiko de tiu atako Vilhelmo unuafoje sendis sian kavalerion. La saksoj, ekipitaj per danaj hakiloj kaj longaj ŝildoj rezistis kaj la normandoj devige retiriĝis.

Vilhelmo ekrajdis al la batalkampo por eviti retiriĝon kaj fuĝon de siaj militistoj. Tiam lia ĉevalo falis kaj tuj ekis mesaĝo "La duko mortis!". Vilhelmo forprenis sian kaskon por ke la militistoj rekonu lin.

Je la maldekstra flanko la bretonoj mergiĝis sub saksona kontraŭatako, kiam la kavalerio de Vilhelmo venis helpe.

Je la fino de tiu sturmo multaj militistoj de ambaŭ armeoj kuŝis mortintaj sur la kampo. Harold perdis siajn du fratojn Gyrth kaj Lewine. Post mallonga paŭzo la armeoj reprepariĝis.

Je la dekstra flanko nova sturmo ekis kontraŭ la saksa homa muro. Poste la normandaj simulis retiriĝon por devigi la saksojn eliri el siaj vicoj. Tiuj, kiuj eliris la vicojn, tuj poste estis masakritaj de la kavalerio normanda.

Tiun agadon sukcese ripetis la normandoj, kiuj troviĝis je la centro. Tamen la saksaj viktimoj estis ĉefe kampuloj, la elitotrupoj ne malfortiĝis.

Vilhelmo denove atakigis siajn pafarkistojn organizitajn en du grupoj. Unu grupo restis malsupre de la deklivo dum la dua alproksimiĝis kiel eble plej proksime al la saksoj. La unua grupo unue pafis, devigante la saksojn leviĝi siajn ŝildojn por protekti sin kaj ebligante al la dua grupo de pafarkistoj pafadon al la malŝirmitaj saksoj. Tiun agadon oni ripetis plurfoje. Harold ricevis sagon en sia okulo.

Vilhelmo sendis la kavalerion, el kiu 4 viroj, Eustache la 2-a de Boulogne, Hugues de Montfort, Hugues de Ponthieu kaj Gautier Giffard sukcesis alveni ĝis Harold kaj mortigi lin.

Kvankam daŭre alvenis helpotrupoj de saksaj kampuloj sur la batalkampon la venko estis tiu de la normandoj.

Rezulto redakti

Oni ne scias la precizan nombron, sed el la ĉirkaŭ 7.000 ĝis 8.000 batalantoj de ĉiu armeo, mortis almenaŭ 2.000 de la normandoj kaj certe pli ol 2.000 de la saksaj militistoj.

Vilhelmo gajnis la kromnomon la Konkerinto kaj la tronon de Anglio.

Sur la batalejo Vilhelmo konstruigis la monaĥejon Battle Abbey (abatejo de la batalo) por memorigi pri la mortintoj de la batalo. Ĉirkaŭ la abatejo kreiĝis iom post iom la urbeto Battle. La ruinoj de la abatejoj estas nun sentegmenta muzeo pri la batalo de Hastings.

Referencoj redakti

Literaturo redakti

  • Kelly DeVries: The Norwegian Invasion of England in 1066 (Woodbridge, Boydell Press 1999).
  • Sten Körner: The Battle of Hastings, England, and Europe 1035 – 1066, (Lund, Skanska Centraltryckeriet, 1964).
  • Stephen Morillo (ed.): The Battle of Hastings, sources and interpretation, (Woodbridge, The Boydell Press, 1996).
  • Ian W. Walker: Harold, The last Anglo- Saxon King, (Sutton, Stroud 1997).

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti