Batalo de Augsburg

La Batalo de Augsburg (aŭ batalo sur la Lechfeld (Leĥkampo)) okazis je la 10-a de aŭgusto 955 kaj estis granda malvenko de la paganaj hungaroj (madjaroj). Tiu malvenko signifis la finon de la prirabaj militiroj al Okcidenta Eŭropo kaj devigis la madjarojn ekkultivi la agron.

Batalo de Augsburg
Batalo de Aŭgburgo
batalo
Daŭro: 10-a de aŭgusto 955
Loko: Leĥkampo, preter Augsburg.
Rezulto: Franka venko
Flankoj
Orientfranka imperio Madjaroj
Komandantoj
Oto la 1-a (Sankta Romia Imperio) Bulcsu kaj Lehel
Forto
8000 17000
vdr

En la batalo staris unuflanke la armeo de la fortiĝanta Germana Imperio regata de Oto la 1-a (granda)), aliflanke la hungara armeo gvidata de tribestroj Bulcsu kaj Lehel (aŭ Lél). La germanoj venkis ĉe la bordo de rivero Lech, kaptis (post plia batalo du tagojn poste) la hungarajn tribestrojn kaj ekzekutis ilin. La ejo de la batalo estis sur Bacher Lechfeld ĉe Todtenweis, kion pruvas arkeologiaĵoj.

La germanan venkon antaŭhelpis la kirasaj soldatoj de princo Konrad kaj la alkutimiĝo al la madjara taktiko.

Vidu ankaŭ redakti