La Batalo de Avarajr (armene Ավարայրի ճակատամարտ, 451, ankaŭ konata kiel Batalo de Vartanantz kaj memorata de la armenoj kiel unu el la plej grandaj bataloj de sia historio. Ĝi komenciĝis en la Avarajr-plataĵo en Vaspurakano, inter la ribeliĝintaj armenoj gvidataj de Vardan Mamikonjan (sanktigita kaj nomata Sankta Vartan poste) kaj de la persaj regantoj (sasanidoj). Kvankam la persoj venkis en la milito, la armenoj ricevis la religian liberecon.

Batalo de Avarajr
batalo
Daŭro: 26-a de majo 451
Loko: Avarajr-plataĵo, Armenio
Rezulto: Armena venko
Flankoj
Sasanidoj Kristanaj armenoj
Perdoj
3500 mortintoj 1000 mortintoj
vdr

La batalo estis konflikto inter kristanaj armenoj kaj la zoroastraj persoj. Armenio, la unua lando kiu oficiale ŝtatigis la kristanismon ekde la jaro 301 kiam sankta Gregorio la Iluminanto kristanigis la reĝon Tiridates la 3-a forte oponiĝis al la forlaso de ilia religio. La armena klerikaro respondis al la reĝo Hasgerde la 2-a per tiuj ĉi vortoj:

Citaĵo
 Nenio devojigos nin de nia kredo, nek homoj, nek glavoj, nek akvoj, nek ia ajn imagebla perfortaĵo. Niaj posedaĵoj estas je via dispono, vi povas uzi ilin laŭ via plaĉo. Ekde kiam vi koncedos la kredliberecon, vi estos nia sola senjoro de la tero, tiel kiel Kristo estas nia sola Dio en la ĉielo. Ni ne postulas pli ol tio, estas nia decido: niaj vivoj estas en viaj manoj [...], ni estas nedisigeble kunigitaj al nia Dio, kaj nenio povos rompi tiun union, neniam en iu ajn epoko. 

La persoj sendis ĉ. 700 magiistoj kaj sacerdotoj por konverti la armenojn, sed kelkaj armenaj arkiepiskopoj incitis la armenojn ataki kaj persekuti la persajn sacerdotojn. Furioza pro tiu ago kaj rezistado, la persa reĝo sendis 100.000 soldatojn por perforte altrudi la decidon. Per armeo el proksimume 66.000 homoj, kaj gvidataj de la senjoro Vardan Mamikonjan, la armenoj ankaŭ kalkulis je la helpo de la ankaŭ kristana Bizancio por egale batali kontraŭ la persoj. En la Avarajr-plataĵo, la du armeoj batalis, sed la militista supereco de la persoj kune kun la aliĝo de multaj armenoj al la malamikaj trupoj, esperante politikajn profitaĵojn, fine venkigis la persan armeon. Malgraŭ la perdo en la batalo, la persa reĝo decidis respekti la kristanan religion en Armenio.

Koordinatoj: 39° 20′ 19.65″ N 45° 3′ 25.53″ O / 39.3387917 °N, 45.0570917 °O / 39.3387917; 45.0570917 (mapo)