Batalo de Bannockburn

La batalo de Bannockburn (la 24-an de junio 1314) estis decida skota venko kontraŭ Eduardo la 2-a (Anglio).

La batalo de Bannockburn (el mezepoka manuskripto)

Printempe de 1314 Eduardo Bruso, frato de la skota reĝo Roberto Bruso, sieĝis Stirling, kies anglan garnizonon estris Kavaliro Filipo Mowbray. Ili eniris akordon per kiu, se ne alvenus angla armeo antaŭ la mezsomero de tiu jaro, Mowbray kapitulacus.

Stirling strategie gravis kaj estis inter la relative malmultaj restantaj anglaj posedaĵoj en Skotlando. Somere de 1314 Eduardo la 2-a invadis kun granda armeo enhavanta eble du mil kavalirojn kaj 16 mil infanterianojn. Roberto Bruso atendis lian alvenon ĉe Bannockburn, sude de Stirling, kun ege malpli granda armeo. La 23-an de junio okazis la unua batalado dum kiu la skotoj forpelis la unuajn anglajn alvenintojn. La sekvan tagon okazis la ĉefa batalo dum kiu la skotoj tute venkis la anglojn, kiuj fuĝis senorde: Eduardo mem fuĝis al Dunbar, kaj poste al Anglio. Eble 700 anglaj batalistoj mortis, inter kiuj pluraj superaj nobeloj, kaj 500 kaptiĝis por elaĉeto. Laŭdire mortis malmultaj skotoj - kaj nur du skotaj kavaliroj.

La venko ege plifortigis Roberton Bruson. Kvankam la angloj formale agnoskis la sendependon de Skotlando nur meze de la 1320-a jardeko, fakte ili forlasis siajn klopodojn regajni la landon.

La batalejo viziteblas.